Ruĝa tigrardeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝa tigrardeo
Ruĝa tigrardeo
Ruĝa tigrardeo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Tigrisoma
Specio: T. lineatum
Tigrisoma lineatum
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Ruĝa tigrardeo (Tigrisoma lineatum), estas specio de birdo de la familio de Ardeedoj kaj genro Tigrisoma kiu estas de striecaj ardeoj.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Tutmonda distribuado

Ĝi troviĝas el suda Meksiko suden ĝis norda Argentino kaj Urugvajo, tra tuta Centrameriko kaj plej granda parto el Sudameriko (sed ne ĉe Andoj nek ĉe Pacifiko, nome en Belizo, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Gujanoj, Honduro, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Surinamo, Trinidado kaj Tobago, kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas marĉoj; ili estas pli videblaj dum seka sezono: dum pluvsezonoj disiĝas.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Junulo.
Junulo en Pantanalo.
Ilustraĵo de Joseph Smit, 1898.

Tiu ĉi specio estas 66 ĝis 76 cm longa kun pezo de 840 gr. Kiel ĉe la aliaj du samgenranoj temas pri specio kun tre fajna strieco en dorso kaj flugiloj, sed kiam junuloj iĝas plenkreskuloj la karaktera ruĝecbruna plumaro (kiu nomigas la specion) etendiĝas el krono tra la tuta kapo super kolo kaj brusto kie apenaŭ videblas jam la strieco. Ĉiukaze same kiel ĉe la aliaj du samgenranoj, ankaŭ tiu ĉi specio havas vertikalan brustocentran helbrunan bendon kun tre markataj blankaj bordoj, helflavecajn bridon kaj superokulan strion, nigrecan bekon (10 cm longa) kun hela subaĵo. La kruroj estas verdecgrizaj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas agnoskitaj du subspecioj:

  • Tigrisoma lineatum lineatum Boddaert, 1783 nomiga subspecio, plej areoj
  • Tigrisoma lineatum marmoratum Vieillot, 1817 Paragvajo, Argentino, Bolivio kaj Mato Grosso

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas ĉefe nokte. Ili gvatas senmove aŭ piediras dumtage. Atendas ĝis la momento bekosagi la predon. Ili vivas kaj ĉasas solece.

Oni nekonas la pariĝadajn ceremoniojn kiuj okazas en naturo, sed en kaptiveco oni observis nazecan zumadon, bekofrapadon, kaj perkolajn salutadon kaj dancon. La nesto estas granda platformo el bastonetoj ĝis 7 m supergrunde en arbo. Sed depende de la areo povas esti malgranda aŭ eĉ surgrunde sen strukturo. La reprodukta sezono kaj eĉ la koloro de la ovoj varias laŭ la regionoj. La ino demetas 2 al 3 ovojn kaj ŝi sola faras la kovadon kiu daŭras 31 ĝis 34 tagojn. La idoj havas blankan lanugon, flavan bekon kaj nigrecajn krurojn. Nutrado okazas nur nokte.

Ili manĝas ĉefe nesalakvajn fiŝojn, sed ankaŭ krustulojn, akridojn, akvajn koleopterojn kaj larvojn de libeloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj