Ruĝa vakcinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝa vakcinio
folioj kaj fruktoj de ruĝa vakcinio
folioj kaj fruktoj de ruĝa vakcinio
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Erikacoj Ericaceae
Genro: Vakcinio Vaccinium
Specio: V. vitis-idaea
Vaccinium vitis-idaea
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La bera planto latine nomata Vaccinium vitis-idaea estas specio de la genro vakcinio, kies koloro brile helruĝas. En Esperanto ĝi kutime nomatas ruĝa vakcinio, kvankam atentindas ke ankaŭ aliaj specoj havas pli-malpli ruĝan koloron, ekzemple oksikoko, kiu malhelruĝas.

sovaĝe kreskantaj ruĝaj vakcinioj
planto de ruĝa vakcinio en vintro

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La arbusteto atingas grandon de inter 10 kaj 40 centimetroj. Ĝiaj ovalaj folioj, malhelverdaj kaj ledecaj, estas ordigitaj en du vicoj.

Inter la fino de majo kaj komenco de aŭgusto el la komence malhelruĝaj burĝonoj ekestas blankaj, foje iom rozecaj, sonoriletoformaj unuopaj floroj. Ekde la fino de aŭgusto ĝis la komenco de septembro el ili en kvin ĝis ses semajnoj maturiĝas komence blankaj, poste brile helruĝaj beroj.

En tre favoraj klimataj cirkonstancoj, kiuj troveblas ekzemple en iuj partoj de Nederlando, jam ekde la fino de junio troveblas maturaj beroj.

Teritorio de disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĉar la plantoj de ruĝa vakcinio senprobleme toleras froston de ĝis -22 °C, ili tutmonde ekzistas en la norda tera hemisfero, de la klimate modera zono ĝis la arkta kaj ĉirkaŭpolusa areo de 71° norda latitudo, en Gronlando eĉ pli norde. Tiu holarktisa planto preferas sunajn kaj sekajn lokojn kun iom acida grundo, sed ankaŭ toleras lokojn en tre ombraj arbaroj aŭ sablaj grundoj malriĉaj je nutraj substancoj.

Utiligo[redakti | redakti fonton]

Ruĝaj vakcinioj en la kuirartoj de multaj landoj estas aprezata frukto, aparte kiel aldonaĵo al rostita viando de ĉasitaj sovaĝaj bestoj. Pro la granda kvanto da fruktaj acidoj ĝi tamen malofte manĝatas krude, sed pli ofte kuirite kvazaŭmarmelade. La fruktoj enhavas, krom grandaj kvantoj da vitamino C, ankaŭ la vitaminojn B1, B2, B3 kaj A, kaj krome valorajn kvantojn de mineralaj substancoj. Iuj beraj acidoj efikas kontraŭbakterie kaj helpas bonan konserviĝon de vakciniaj produktaĵoj. Medicine uziĝas ankaŭ la sekigitaj folioj de la planto.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]