Ruĝa viando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ruĝa viando en tradicia kuirarta terminaro estas viando kiu estas ruĝa antaŭkuire kaj ne blanka post kuirado. Ruĝa viando estas la viando de plej plenkreskaj mamuloj.

Antaŭkuirita bovriboj.
Rostita bovaĵo.

Difinoj

Gastronomio

En gastronomio , ruĝa viando estas pli malhelkolora viando, kontraste kun blanka viando. La preciza difino varias laŭ tempo, loko kaj kulturo, sed la viando el plenkreskaj mamuloj kiaj bovoj, ŝafoj, kaj ĉevaloj estas nevarie konsiderata ruĝa, dum tiu de kokoj kaj kunikloj estas nevarie konsiderata blanka. La viando de junaj mamuloj kiaj bovidoj, ŝafidoj kaj porkidoj estas tradicie konsiderata blanka; dum la viando de anasoj kaj anseroj estas konsiderata ruĝa.[1] Ĉasviando estas foje metita en separata kategorio kune (franca: viandes noires — "nigraj viandoj").[2]

Referencoj

  1. Oxford English Dictionary, Dua Eldono, 1989
  2. Larousse Gastronomique, unua eldono