Ruĝaksela turdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝaksela turdo
Ruĝaksela turdo, plenkreskulo
Ruĝaksela turdo, plenkreskulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Turdus
Specio: T. iliacus'
Turdus iliacus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Ruĝaksela turdo (Turdus iliacus) estas palearkta birdo de la genro de Turdoj en la familio de Turdedoj, indiĝena de Eŭropo kaj Azio, iom pli malgranda ol la rilata Kantoturdo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estis unuafoje priskribita de Linnaeus en sia Systema naturae en 1758 laŭ ties nuntempa scienca nomo.[1]

La nomo de Ruĝaksela turdo devenas el la ruĝa antaŭa subflugilo.[2] La dunoma nomo devenas el la latinaj vortoj Turdus, "turdo", kaj ile "flanko".[3]

La Ruĝaksela turdo havas du subspeciojn:[4][5][6]

  • T. i. iliacus, la nomiga subspecio priskribita de Linnaeus, kiu reproduktiĝas en kontinenta Eŭrazio.
  • T. i. coburni priskribita de Richard Bowdler Sharpe en 1901, kiu reproduktiĝas en Islando kaj la Ferooj kaj vintras el okcidenta Skotlando kaj Irlando suden al norda Hispanio. Ĝi estas pli malhela supre, kaj iom pli granda ol la nomiga formo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas 20–24 cm longa kun enverguro de 33–34.5 cm kaj pezo de 50–75 g. Ambaŭ seksoj estas similaj, kun tute malhelbrunaj dorso kaj supraj partoj, dum subaj partoj estas blankaj, kun nigraj punktoj en brusto kaj tre markitaj ruĝoranĝaj flankoj kaj antaŭaj subflugiloj; ankaŭ la Kantoturdo havas tiun ruĝoranĝan markon, sed ne tre forte markata, sed pli hela kaj svaga. Ankaŭ la vizaĝo estas malhelbruna, sed estas rimarkinda blanka superokula strio, krom alia sub la vizaĝo, kiuj ege diferencigas la specion inter turdoj. La gamboj estas flavecaj kaj ankaŭ la beko, sed kun nigreca pinto.[4][5][6]

La masklo havas varian mallongan kanton, kaj fajfecan flugalvokon.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Kapo de T. i. coburni ĉe kiu rimarkindas la hela superokula strio

Ili reproduktiĝas en nordaj regionoj de Eŭropo kaj Azio, el Islando suden al la plej norda Skotio, kaj orienten al Skandinavio, Baltaj landoj, norda Pollando kaj Belarusio, kaj tra plej parto de Rusio ĝis ĉirkaŭ 165° Or en Ĉukotka aŭtonoma distrikto. Ili ĵus etendigis sian teritorion iome, kaj en orienta Europe kie ili nuntempe reproduktiĝas sude en norda Ukrainio, kaj en suda Gronlando, kie la areo de Qaqortoq estis koloniita en 1990–1991.[4][5][6]

Ĝi estas ofte anstataŭata de la rilata Rubandoturdo en areoj de pli altaj altitudoj.[7]

Ĝi estas migranta kaj vintras en okcidenta, centra kaj suda Eŭropo, nordokcidenta Afriko kaj sudokcidenta Azio orienten al norda Irano. Birdoj en kelkaj partoj de la okcidento de la reprodukta teritorio (ĉefe de sudokcidenta Norvegio) povas esti loĝantaj birdoj kaj tute nemigrantaj, dum tiuj de la oriento de la teritorio migras almenaŭ 6,500–7,000 km por atingi siajn vintrejojn.[4][5][6]

Estas du informoj de vagantoj el nordorienta marbordo de Nordameriko.[6]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Ruĝakselaj turdoj ofte konstruas siajn nestojn surgrunde.

Migrantaj kaj vintrantaj birdoj ofte formas izolitajn arojn el 10 ĝis 200 aŭ pliaj birdoj, ofte manĝantaj kune kun la Griza turdo, Merlo kaj la Eŭropa sturno, foje ankaŭ kun la Viskoturdo, Kantoturdo kaj la Rubandoturdo.[4][5][6] Malkiel ĉe la Kantoturdo, la pli nomadaj Ruĝakselaj turdoj, ne tendencas reveni regule al la samaj vintrejoj.[8]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ili reproduktiĝas en arbaroj de koniferoj kaj betuloj kaj tundro. Ruĝakselaj turdoj nestumas en arbustoj aŭ surgrunde, kie la ino demetas 4 al 6 ovojn en simpla nesto. La ovoj estas tipe 2.6 al 1.9 cm grandaj kaj pezas ĉirkaŭ 4.6 g, el kiuj 5 % estas ovoŝelo,[3] kaj eloviĝo okazas post 12–13 tagoj. Elnestiĝo okazas post 12–15 tagoj, sed la idoj restas depende de la gepatroj dum pliaj 14 tagoj.[4][5][6]

Rusia studo de sangoparazitoj montras, ke ĉiuj studitaj ekzempleroj de Grizaj turdoj, Ruĝakselaj turdoj kaj Kantoturdoj portis hematozoanojn, ĉefe Haemoproteus kaj Trypanosoma.[9]

Manĝado[redakti | redakti fonton]

Ili estas ĉiomanĝantaj, nutras sin el ampleksa vario de insektoj kaj tervermoj la tutan jaron, suplemente de beroj en aŭtuno kaj vintro, ĉefe de Sorbus aucuparia kaj de la kratago Crataegus monogyna.[4][5][6]

Statuso[redakti | redakti fonton]

La Ruĝaksela turdo havas etendan teritorion, ĉirkaŭkalkulitan je 10 milionoj da km² kaj grandan populacion, de ĉirkaŭ 31 al 42 milionoj da individuoj nur en Eŭropo. Tiu specio ne alproksimiĝas al la sojlo de la kriterioj de populacimalpliiĝo de la Ruĝa listo de IUCN kaj tiele estas konsiderata kiel malplej zorgiga.[10] Ties nombroj povas esti kontraŭe influitaj de malvarmegaj vintroj, kiuj povas kaŭzi tromortecon, kaj freŝaj humidaj someroj, kiuj povas redukti la reproduktan sukceson.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., 168. "T. alis subtus flavescentibus, rectricibus tribus lateralibus apice utrinque albis." 
  2. (1997) New World Blackbirds: The Icterids (Helm Identification Guides). Christopher Helm Publishers Ltd. ISBN 0-7136-4333-1. 
  3. 3,0 3,1 Redwing Turdus iliacus [Linnaeus, 1766 ]. BTO Birdfacts. Alirita 2008-01-28.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 Snow, D. W. & Perrins, C. M. (1998). The Birds of the Western Palearctic Concise Edition. OUP ISBN 0-19-854099-X.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 5,7 del Hoyo, J., Elliott, A., & Christie, D., eds. (2005). Handbook of the Birds of the World Vol. 10. Lynx Edicions, Barcelona ISBN 84-87334-72-5.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 Clement, P., & Hathway, R. (2000). Thrushes Helm Identification Guides, London ISBN 0-7136-3940-7.
  7. Evans G. (1972). The Observer's Book of Birds' Eggs. London: Warne, 78. ISBN 0-7232-0060-2. 
  8. (1998) The Birds of the Western Palearctic concise edition (2 volumes). Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-854099-X.  p1215–1218
  9. Palinauskas, Vaidas; Markovets, Mikhail Yu; Kosarev, Vladislav V; Efremov, Vladislav D; Sokolov Leonid V; Valkiûnas, Gediminas (2005). "Occurrence of avian haematozoa in Ekaterinburg and Irkutsk districts of Russia", gazeto : Ekologija, volumo : 4, paĝoj : 8–12
  10. iucn

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]