Ruĝbeka frankolino
El Vikipedio
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝbeka frankolino
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Francolinus adspersus (Waterhouse, 1838) |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
La Ruĝbeka frankolino (Francolinus adspersus) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiuj specioj de Francolinus en la genro Pternistis kun 23 aliaj specioj.
Ĝi troviĝas en Suda Afriko nome en Angolo, Bocvano, Namibio, Sudafriko, Zambio, kaj Zimbabvo.
La IOC (International Ornithological Congress) konsideras tiun birdon la Ruĝbeka spurkoko (Pternistis adspersus).
Ĝi estas kamufla birdo kun tre fajna strieco nigra horizontale ĉe blankecaj kapo, kolo kaj subaj partoj, dum estas pli malhelbruna supre kun tre fajna punkteco. La beko kaj kruroj estas ruĝaj.
Referencoj [redakti]
- Gill, F., Wright, M. & Donsker, D. (2009). IOC World Bird Names (version 2.0). Available at http://www.worldbirdnames.org/
- BirdLife International 2004. Francolinus adspersus. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|
||||||||||||||||||
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |