Ruĝbeka pigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝbeka pigo
Ruĝbeka pigo
Ruĝbeka pigo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Urocissa
Specio: U. erythrorhyncha
Urocissa erythrorhyncha
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝbeka pigo, Urocissa erythrorhyncha estas specio de birdo de la familio de korvoj kaj pigojKorvedoj. Ĝi estas ĉirkaŭ samgranda kiel la Eŭropa pigo sed havas multe pli longan voston.

La kapo, kolo kaj brusto estas nigraj kun helblua punktaro krone kiu fariĝas makulo al nuko. La ŝultroj kaj pugo estas bluaj sed ne tiom markite (iom grizblua) kaj la subaj partoj estas grizkremaj. La longa vosto estas brilblua (kiel la flugilplumoj) kun blankaj markoj kaj larĝa blanka vostopinto. La beko estas mallonga proporcie kaj fortika, tre brile oranĝruĝa kaj rimarkinda kontraste kun la nigra kapo, kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la scienca nomo kie la latinigitaj grekaj radikoj “eritro” signifas “ruĝa” kaj “rin” “nazo”; fakte tian bekon havas ankaŭ la tre parenca Formosa blua pigo kiu vere estas pli blua sen helaj subaj partoj aŭ helaj markoj en krono. Ankaŭ gamboj kaj piedoj estas ruĝaj, dum la ĉirkaŭokula ringo estas oranĝeca. Tiu ruĝo povas varii tra la teritorio al preskaŭ flava en kelkaj birdoj.

La Ruĝbeka pigo loĝas en larĝa zono el okcidenta Himalajo, orienten al Ĉinio kaj Vjetnamo en ĉiamverdaj arbaroj kaj arbustejoj en ĉefe monteta aŭ monta lando.

Ruĝbeka pigo

Manĝon serĉas kaj en arboj kaj surgrunde. Ili manĝas ampleksan gamon de manĝo, kiel senvertebruloj, aliaj etaj animaloj kaj frukto kaj semoj. Ili rabas el nestoj ovojn kaj idojn.

La Ruĝbeka pigo nestumas en arboj kaj grandaj arbustoj en relative profunda nesto. La ino demetas kutime 3 al 5 ovojn.

Voĉa imitado estas rimarkinda en tiu specio kaj ties alvokoj estas tre variaj, sed la plej kutimaj estas ĉirpanta sonorilado kaj altatona fajfado kvazaŭ de fluto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]