Ruĝbeka teksbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ruĝbeka teksbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ploceedoj Ploceidae
Genro: Quelea Quelea
Specio: Ruĝbeka teksbirdo Quelea quelea
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Quelea quelea

Linnaeus 1758

La ruĝbeka teksbirdo (Quelea quelea) estas birda specio el familio de ploceedoj (Ploecidae, teksbirdedoj), el ordo paseroformaj. Ĝi havas malgrandan korpon, brunetan koloron.

La ruĝbeka teksbirdo vivas en Afriko en tiomgranda kvanto, ke ties grupoj formanĝas la grenrikolton, derompiĝas sub ili la branĉoj de la ripozarboj.

vivareo en Afriko

Ĝi vivas en dorna-arbusta areo, kie la maskloj konstruas centon da nestoj sur unuopaj arboj. La nuptoplumaro de la virbirdo estas kun nigra vangomakulo kaj rozkolora brusto. Ĉiu paro flegas 2–3 idojn, kiuj migras dum unu jaro plurcent km kaj tie ekgeneriĝas.

Ilia damaĝa konduto estas kondukebla parte al plimultiĝo de la homoj, ekuzo de la ĝis tiam stepaj regionoj. Tiuj eventoj malpliigas ilian vivmedion.

Oni taksas ilian nombron je 1,5 miliardoj. Ili apenaŭ havas naturan malamikon - krom krokodilo dum trinkado -, tiel homoj ofte uzas dinamiton kaj kemiaĵojn amase mortigi ilin.

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj