Ruĝbrusta koturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝbrusta koturno
Ruĝbrusta koturno
Ruĝbrusta koturno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Odontophorus
Specio: O. speciosus
Odontophorus speciosus
(Tschudi], 1843)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝbrusta koturno (Odontophorus speciosus) estas specio de birdoj de la familio de OdontoforedojAmerikaj koturnoj kaj de ties tipa genro de Odontoforoj, kiuj estas perdrikecaj specioj fortikabekaj kaj kun rimarkindaj nigrablankaj gorĝaj aŭ vizaĝaj markoj. Ĝi povus estis samspecifa kun tri aliaj specioj, nome Nigradorsa koturno, Odontophorus melanonotus, Ruĝfrunta koturno, O. erythrops kaj Bruna arbarkoturno Odontophorus hyperythrus. Eble ĝi estas plej rilata al Bruna arbarkoturno, Odontophorus hyperythrus.

Ĝi troviĝas en Bolivio, Ekvadoro kaj Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.

Oni agnoskas tri subspeciojn, kiuj estas la jenaj:

  • soederstroemii Lönnberg & Rendahl, 1922 – orienta kaj suda Ekvadoro.
  • nomiga speciosus Tschudi, 1843 - orientacentra Peruo.
  • loricatus Todd, 1932 - sudorienta Peruo al orienta Bolivio.

Temas pri specio kun tre ruĝecbruna brusto kaj pli strieca en flankoj; la vizaĝo estas nigra kaj estas tre fajna malantaŭokula strio. La krono estas bruneca kun kresteto. La dorso estas bruna kaj tre makuleca, kaj la beko kaj kruroj estas malhelgrizaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]