Ruĝbrusta sevsuĉulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sphyrapicus ruber 2.jpg
Ruĝbrusta sevsuĉulo
Ruĝbrusta sevsuĉulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Sphyrapicus
Specio: S. ruber
Sphyrapicus ruber
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝbrusta sevsuĉulo, Sphyrapicus ruber, estas mezgranda sevsuĉulo (el 20 al 22 cm longaj), tio estas birdo de la familio de Pegedoj kaj genro Sphyrapicus, karakteraj laŭ la komuna nomo pro suĉi sevon de arboj, kiu reproduktiĝas en Nordameriko. La genro inkludas ankaŭ la speciojn de la Buntvizaĝa sevsuĉulo, Ruĝnuka sevsuĉulo kaj Nigroblanka sevsuĉulo, specioj el kiuj tiu ĉi diferenciĝas pro la amplekseco de la ruĝaj partoj kiuj en la aliaj specioj estas nur limigitaj partoj ĉekape.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj havas ruĝajn kapon, kolon kaj supran bruston (de kio devenas la nomo de la specio); krome ili havas blankan ventron kaj pugon. Ili estas, kiel la aliaj tri specioj de la genro, nigraj en dorso kaj flugiloj kun blankaj partoj; ili havas grandan blankan flugilmakulon. Nordaj birdoj de la subspecio S. r. ruber (el Alasko al Oregono) havas flavajn striojn en dorso kaj flavecan supran ventron. Sudaj birdoj de la subspecio S. r. daggetti (el Kalifornio al Nevado) havas blankajn striojn en dorso kaj palan ventron. La flugilstriado estas blanka en ambaŭ variantoj.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Spuroj de tiu ĉi sevsuĉulo en arbotrunko

Ties reprodukta habitato estas decidua aŭ miksita arbaro de areoj de la marbordoj de Pacifiko de Nordameriko. Ili nestumas en arbokavaĵo.

Nordaj birdoj migras al la sudaj partoj de la teritorio; dum birdoj de la marbordo estas ofte konstantaj loĝantoj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Kiel aliaj sevsuĉuloj, tiuj birdoj elfosas truojn en arboj kaj suĉas la sevon kaj la insektojn allogitajn al tiu. Ili foje kaptas insektojn dumfluge; ili manĝas ankaŭ semojn kaj berojn.

Tiuj birdoj interreproduktiĝas kun la Ruĝnuka sevsuĉulo aŭ la Buntvizaĝa sevsuĉulo, sufiĉe parencaj, kie iliaj teritorioj koincidas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Donald and Lilian Stokes: Stokes Field Guide to Birds: Western Region. Little, Brown and Company, Boston 1996, ISBN 0-316-81810-0.
  • Hans Winkler, David Christie, David Nurney: Woodpeckers. A Guide to Woodpeckers, Piculets and Wrynecks of the World. Robertsbridge, 1995, ISBN 0395720435.