Ruĝeca ajmofilo
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Aimophila rufescens (Swainson, 1827) |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
La Ruĝeca ajmofilo (Aimophila rufescens) estas specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj genro de Ajmofiloj, kiu enhavas speciojn kun rimarkindaj kapobildoj.
Ĝi estas malgranda birdo troviĝanta en Belizo, Kosta-Riko, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksikio kaj Nikaragvo. Resume la teritorio okupas el nordookcidenta Meksikio al Kosta-Riko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj montararbaroj kaj altaltitudaj arbustaroj.
Enhavo |
Karakteroj [redakti]
Ĝi estas ĉirkaŭ 18.5 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 36 g. Ĝi havas tre ruĝecan kaj larĝan kronon iom bordita je nigro komence kaj tre rimarkindan nigran mustaĉan strion kun supra blanka ne tiom markata strio. La dorso estas bruna malhele strieca, la flugiloj kaj vosto havas ruĝecbrunajn plumojn kun malhelaj bordoj. La okulringo estas blankeca kaj estas ankaŭ malhela traokula strio, la vangoj estas grizaj kun oliveca nuanco, la kolflankoj estas grizaj kaj la gorĝo estas blanka inter la nigraj mustaĉoj. La beko estas griza kaj la kruroj rozkolorecaj.
La ruĝecaj dorso kaj ĉefe krono estas sufiĉaj kialoj por kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo kiu signifas simile.
Habitato [redakti]
Ties natura habitatoj estas mal- al mezaltaj partoj de montoj, kun savano, makiso, arbaroj de pinoj kaj kverkoj kun disaj arboj, kaj duarangaj arbaroj, ĉiam kun abundo de arbustoj. Eblas vidi ĝin ankaŭ en kelkaj aliaj geografiaj zonoj, kiaj iamaj ĝangaloj.
Ili manĝas semojn, insektojn kaj aliajn senvertebrulojn. Ili nutras sin surgrunde inter arbustoj, formante malgrandajn familiajn grupojn.
Distribuado [redakti]
El nordo de Sonora (Meksikio) laŭlonge de la Okcidenta Sierra Madre kaj el sudo de Nuevo León laŭlonge de la Orienta Sierra Madre ĝis la Sierra Nevada (Meksiko). Ankaŭ en la Suda Sierra Madre. Ĝi loĝas ankaŭ sude de Veracruz, norde de Oaxaca kaj en altaj kaj malaltaj zonoj de Chiapas. En Centrameriko ties distribuado laŭlongas de la montaj regionoj, al okcidenta Nikaragvo kaj pleja nordorienta Kosta-Riko, kie ĝi loĝas en la deklivaro al Pacifika Oceano ĉe la vulkanoj de Guanacaste. Estas ankaŭ kelkaj populacioj en malaltaj zonoj de Belizo kaj Salvadoro.
Referencoj [redakti]
- Roger Tory Peterson kaj Edward L. Chalif. 2008. Aves de México. Guía de campo. Editorial Diana, México. ISBN 978-968-13-3207-5
- Howell, Steve N.G., kaj Sophie Webb. 2007. A guide to the birds of Mexico and northern Central America. Oxford University Press, Estados Unidos. ISBN 978-0-19-854012-0
- Sada, A.M.; Phillips, R., kaj Ramos, M.A. 1984. Nombres en castellano para las aves mexicanas. Publicación de Divulgación No. 17. Instituto Nacional de Investigaciones sobre Recursos Bióticos. México. Citita de Peterson kaj Chalif (2008).
- Aimophila rufescens, konsultita la 29-a de novembro de 2010, Instituto Nacional de Biodiversidad de Costa Rica, en hispana
- [url=http://www.iucnredlist.org/details/149728/0 Aimophila rufescens, Ruĝa Listo de IUCN, konsultita la 29-a de novembro de 2010, IUCN, en angla]
- BirdLife International 2004. Aimophila rufescens. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
|
||||||||||||||||||
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |