Ruĝeca grundokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝeca grundokolombo
virseksulo
virseksulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Chordata
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columbina
Specio: C. talpacoti
Columbina talpacoti
(Temminck, 1810)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝeca grundokolombo, aŭ Ruĝeca turteto (Columbina talpacoti), estas specio de birdoj de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Ĝi vivas en la tropika Nova Mondo.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas loĝanta kaj reproduktulo el Meksiko sude ĝis Peruo, Brazilo kaj Paragvajo kaj norda Argentino, krom ĉe Trinidado kaj Tobago. Individuaj birdoj estas foje vidataj en sudokcidenta Usono, el suda Teksaso ĝis plej suda Kalifornio, ĉefe dum vintraj monatoj.

La Ruĝeca grundokolombo estas tre komuna en arbustejoj kaj aliaj malfermaj kamparoj, inkludante terkultivejojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Ruĝeca grundokolombo estas eta mallongvosta kolombo 17 cm longa. Ties pezo estas kutime ĉirkaŭ 47g. Plenkreskuloj masklaj havas helgrizajn kapon kaj kolon kaj tre ruĝecajn suprajn partojn, kun nigraj punktoj en flugilkovriloj. La subaj partoj estas pli helbrunaj, la vosto havas nigran bordon kaj la subflugiloj estas cinamokoloraj kaj nigraj. La ino estas pli grizbruna ol ruĝeca, kaj havas malpli da kontrasto inter kapo kaj korpo ol la masklo.

La subspecio C. t. rufipennis de Centrameriko, Kolombio, Venezuelo, Trinidado kaj Tobago montras multe pli da cinamokoloro en subflugiloj ol la nomiga C. t. talpacoti.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Ruĝeca grundokolombo manĝas ĉefe semojn. La voĉo estas milda kverado kur-ŭuu.

Ili konstruas solidan pokalforman neston el bastonetoj en arbo, kie la ino demetas du blankajn ovojn. Kovado daŭras 12 aŭ 13 tagojn kun aliaj 12 aŭ 14 pliajn tagojn por zorgado. Povas okazi dua aŭ eĉ tria ovodemetado en unu jaro.

La flugo estas rapida kaj rekta, kun la regula frapado kaj eventuala vipado karaktera de kolomboj ĝenerale.

Tiu ĉi specio povas estis alproksimigebla. Maskloj ofte minacas unu la alian kaj povas okazi mallongajn kverelojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]