Ruĝecbruna cinkloranfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝecbruna cinkloranfo
Ruĝecbruna cinkloranfo
Ruĝecbruna cinkloranfo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Cincloramphus
Specio: 'C. mathewsi'
Cincloramphus mathewsi
(Iredale, 1911)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝecbruna cinkloranfo (Cincloramphus mathewsi) estas specio de birdo de la genro CinkloranfojCincloramphus de la familio de Megaluredoj iam en tiu de Silviedoj. Ĝi troviĝas kiel Endemio nur en granda parto de Aŭstralio.[1][2][3]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas specio de la Megaluredoj, paserina familio. Ĝi kunhavas genron Cincloramphus kun la Bruna cinkloranfo, alia specio endemia de Aŭstralio.

La Ruĝecbruna cinkloranfo estis unuafoje priskribita de la angla ornitologo Tom Iredale en 1911. La genra nomo Cincloramphus devenas el la grekaj vortoj cinclus/κιγκλος "motacilo" kaj ramphos/ραμφος "beko"[4], dum la specifa epiteto omaĝas Gregory Mathews.

Krom Ruĝecbruna cinkloranfo, alia komuna nomo estas Ruĝecpuga cinkloranfo, kaj ankaŭ en Aŭstralio simple Kantalaŭdo, kio en Eŭropo esta stute alia specio.[5][6]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Ruĝecbruna cinkloranfo estas mezgranda bruna paserina kantobirdo kun strieco en sia plumaro.[1] Encyclopedia Britannica priskribas tiun birdon kiel "senmarka kaj svage alaŭdeca".[2] Ĝi havas malhelan traokulan strion, helan superokulan strion kaj palajn subajn partojn, kaj ruĝecajn supran voston kaj pugon. Ĝi estas iom pli granda ol la Dompasero, la masklo atingas ĉirkaŭ 19 cm de longo kaj estas pli granda ol la ino kiu atingas nur ĉirkaŭ 16 cm.[1][7][8]

Tiu specio estas simila al la ununura samgenra Bruna cinkloranfo sed maskloj de tiu specio estas multe pli grandaj ol tiuj de Ruĝecbruna cinkloranfo. Krome inoj de Bruna cinkloranfo ne havas la ruĝecan pugon de la ino de Ruĝecbruna cinkloranfo, kiu estas multe pli hela sube.[1][9]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ruĝecbruna cinkloranfo en Viktorio

La Ruĝecbruna cinkloranfo estas komuna tra la tuta kontinenta Aŭstralio, sed ĝi estas rara en la insulo de Tasmanio. Oni supozas ke la totala teritorio de tiu specio estas inter 1,000,000 kaj 10,000,000 km2.[10] C. mathewsi troviĝas plej ofte en Novsudkimrio, Kvinslando, kaj Okcidenta Aŭstralio. Ĉiujare la Ruĝecbruna cinkloranfo pasas la plej malvarmajn monatojn en la nordo kaj migras suden somere por reproduktiĝi, kaj tiele ĝi estas vidata tipe nur dum la plej varmaj monatoj.[1][5][7][11]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Ruĝecbruna cinkloranfo ĉasas ĉe la grundo insektojn kaj aliajn malgrandajn artropodojn manĝotajn. Tiu birdo povas troviĝi en herbejoj, herbecaj malfermaj arbaroj, agrikulturaj areoj, kaj arbaroj de akacioj kiel favorataj habitatoj. Vivo ĉe areoj loĝataj de homoj finas ofte kiel Ŝosemortinto.[1]

For de la reprodukta periodo tiuj birdoj formas malgrandajn arojn de ĝis du dekduoj da individuoj. En la reprodukta sezono la vigla kaj nekonfuzebla kanto de la masklo de Ruĝecbruna cinkloranfo estas aŭdata preskaŭ konstante. Li ĉirpas kaj kurbas sian dorson dum iras al malrapidaj memmontremaj ceremoniaj flugoj inter arboj. La distinga kanto "tŭiĉi tŭidel" de la Ruĝecbruna cinkloranfo estis inkludita en la KD de "Favourite Australian Birdsong" (Favorataj aŭstraliaj birdokantoj).[7][12] Sen helpe de la masklo, la ino konstruas profundan neston el herbo kaŝita inter herbo aŭ malalta vegetaĵaro. Ŝi ankaŭ kovas la ovojn kaj zorgas la idojn tute sola.[1][2][5][13]

Filmeto[redakti | redakti fonton]

Pikedale, Suda Kvinslando, Aŭstralio


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Rufous Songlark. Birds in backyards. Alirita 2008-08-21.
  2. 2,0 2,1 2,2 Rufous Songlark. Encyclopædia Britannica. Alirita 2008-08-21.
  3. BirdLife Species Factsheet (additional data). BirdLife Species Factsheet. Alirita 2008-08-21.[rompita ligilo]
  4. Liddell & Scott. (1980) Greek-English Lexicon, Abridged Edition. Oxford University Press, Oxford, UK. ISBN 0-19-910207-4.
  5. 5,0 5,1 5,2 Rufous Songlark. Birdpedia Australia. Alirita 2008-08-21.
  6. Rufous Songlark Cincloramphus mathewsi. Mangoverde World Bird Guide. Alirita 21 August 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-01-06. Alirita 2010-02-16.
  7. 7,0 7,1 7,2 Rufous Songlark. Trevor's Birding. Alirita 2008-08-21.
  8. [1] Arkivigite je 2008-07-19 per la retarkivo Wayback Machine Boles, W.E. & D.I. Smedley. 1998. Bird in the Hand: Rufous Songlark Cinclorhamphus mathewsi. Corella 12: 25.
  9. Brown Songlark, also known as Australian Songlark (Cincloramphus cruralis). AvianWeb. Alirita 2008-08-21.
  10. Rufous Songlark. BirdLife Species Factsheet. Alirita 2008-08-21.[rompita ligilo]
  11. Tzaros, Chris; Tadao Shimba, Peter Robertson. (2005) Wildlife of the Box-ironbark Country. ISBN 0643090754.
  12. Favourite Australian Birdsong. listeningearth.com.au. Arkivita el la originalo je 2008-07-20. Alirita 21 August 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-07-20. Alirita 2010-02-16.
  13. Sightings: Rufous Songlark (Cincloramphus mathewsi). mdahlem.net. Alirita 2008-08-21.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Serventy, V.N. (ed) 1982. The Wrens and Warblers of Australia. Angus and Robertson and the Australian Photographic Index of Australian Wildlife, Sydney.
  • Morcombe, M. 2000. Field guide to Australian Birds. Steve Parish Publishing.
  • Simpson, K and Day, N. 1999. Field guide to the birds of Australia, 6th Edition. Penguin Books, Australia.
  • Higgins, P.J., Peter, J.M. and Cowling, S.J. (eds) 2006. Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds, Volume 7 (Dunnock to Starlings) Part B Oxford University Press. Melbourne.