Ruĝecbrusta enanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝecbrusta enanto
Ruĝecbrusta enanto
Ruĝecbrusta enanto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Oenanthe
Specio: O. bottae
Oenanthe bottae
(Bonaparte, 1854)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝecbrusta enantoBotaa enanto (Oenanthe bottae) estas malgranda paserina birdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata membro de malnovmonda grupo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas membro de la genro de enantoj. La Heŭglina enanto (O. heuglini) estis iam inkludita en tiu specio, sed estas nuntempe konsiderata separata specio.

La genra nomo, Oenanthe, estas ankaŭ la nomo de genro de plantoj, nome la enantoj, kaj devenas el la greka oenos (οίνος) "vino" kaj anthos (ανθός) "floro". Ĉe la plantogenro, ĝi aludas al la vinaromo de la floroj.[1] Ĉe la birdoj enantoj, ankaŭ nomataj saksikoloj pro la parenca genro Saxicola, ĝi aludas al la reveno de la Rokenanto al Grekio printempe ĝuste dum la epoko de la apero de burĝonoj en vitoj.[2].

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi similas al la pli granda kaj malhela Rokenanto, sed kun pli ruĝeca brusto kaj larĝa nigra vostopinto, sed kun la kutima nigra renversita T kun blankaj vostobazo kaj pugo. La supraj partoj estas malhelbrunaj inklude kronon kaj traokulan strion kiu markas blankan superokulan strion. La gorĝo estas blankeca. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en Eritreo, Etiopio, sudokcidenta Sauda Arabio kaj Jemeno. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj herbejoj de altaj altitudoj. Ĝi estas plej komuna je altitudoj super 1800 m.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dropwort, Hemlock Water. A Modern herbal. Botanical.com. Alirita 2008-02-05.
  2. Northern Wheatear. eNature. Alirita 2008-02-05.