Ruĝecbrusta muŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝecbrusta muŝkaptulo
Ruĝecbrusta muŝkaptulo
Ruĝecbrusta muŝkaptulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Ficedula
Specio: F. dumetoria
Ficedula dumetoria
(Wallace, 1864)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝecbrusta muŝkaptulo (Ficedula dumetoria) estas paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Ficeduloj, indiĝena de sudorienta Azio.

Tiu birdo estas malhelgriza al nigreca supre kun tre rimarkindaj kaj kontrastaj blankaj superokula strio kiu plilarĝiĝas malantaŭ la “orelzono” kaj flugilmakulo. Ankaŭ la vosto estas nigra kun blankaj eksteraj bordoj ĉebaze. La brusto estas ruĝeca kaj tio estas uzata kiel klara distingilo ĉar la aliaj specioj samgenraj kiuj havas similajn suprajn markojn nome la Flavapuga muŝkaptulo, Ficedula zanthopygia, kaj la Narcisomuŝkaptulo, Ficedula narcissina, havas pli ampleksan suban flavan areon, dum tiu ĉi havas pli blankecan ventron.

Ĝi troviĝas en Brunejo, Indonezio, Malajzio kaj Tajlando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]