Ruĝecdorsa psarokolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝecdorsa psarokolio

Ruĝecdorsa psarokolio, Psarocolius angustifrons oleagineus Nacia Parko Henri Pittier, Venezuelo
Ruĝecdorsa psarokolio, Psarocolius angustifrons oleagineus
Nacia Parko Henri Pittier, Venezuelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Psarocolius
Specio: 'P. angustifrons'
Psarocolius angustifrons
(Spix, 1824)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝecdorsa psarokolio (Psarocolius angustifrons) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Psarokolioj, kiu enhavas grandajn brunecajn paserinajn birdojn kun rimarkindaj bekoj. Ĝi troviĝas en arbaraj habitatoj de altaj teroj de nordaj kaj centraj Andoj de Kolombio, Ekvadoro, Peruo kaj ĝis Bolivio, ĉe Venezuela Marbordo, kaj en malaltaj teroj de plej okcidenta Amazonio. Ĝi estas ĝenerale komuna kaj disvastigata.

Maskloj estas pli grandaj ol inoj, sed krome ambaŭ seksoj estas similaj. Ties plumaro estas ĉefe oliveca kaj bruna, kaj la eksteraj vostoplumoj estas kontraste kaj rimarkinde brilflavaj. La kapo estas pli helbruna, la flugiloj kaj centraj vostoplumoj pli malhelbrunaj kaj la meza dorso kaj pugo ege ruĝecaj, kio nomigas la specion en la komuna nomo.

La nomiga subspecio de malaltaj teroj havas nigran bekon, dum la subspecioj de altaj teroj havas palajn bekojn. Tiuj estas konsiderataj kiel separata specio, sed ĉar ili hibridiĝas libere, ĉiuj gravaj fakuloj konsideras ilin kiel unusola specio. Ĉiukaze la kruroj estas malhelgrizaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]