Ruĝecflugila buteo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝecflugila buteo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Butastur
Specio: B. liventer
Butastur liventer
(Temminck, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
v  d  r
Information icon.svg

La Ruĝecflugila buteo (Butastur liventer) estas rabobirdo de Azio kaj de la familio de Akcipitredoj. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj reproduktantaj en suda Ĉinio, Birmo, Tajlando, Kamboĝo, Laoso, Vjetnamo kaj Indonezio. Ĝi estas specio de deciduaj arbaroj kaj duarangaj ĝis 800 m.

Plenkreskulo de Ruĝecflugila buteo estas 38–43 cm longa. Ĝi havas grizajn kapon kaj subajn partojn, kun iome da strieco en krono, kolo kaj brusto. La resto de supraj partoj estas ruĝecgrizaj, kaj la supra vosto estas brilruĝeca. Dumfluge, el supre ĝi montras ruĝecbrunajn flugilplumojn kaj ruĝecan supran voston, kaj el sube ĝi havas grizan korpon, blankajn subflugilajn kovrilojn, kaj grizecajn flugilplumojn kaj subvoston. La junulo estas pli senkolora kaj pli malhelbruna, kun grizbruna kapo kaj blanka superokulo.

Tiu specio estas simila laŭ grando kaj laŭ formo al la migranta Grizvanga buteo, sed tiu specio havas pli malhelbrunajn suprajn partojn kaj voston, blankan gorĝon kaj brunstriecan blankan ventron.

La Ruĝecflugila buteo manĝas lacertojn, malgrandajn mamulojn kaj grandajn insektojn. Ties alvoko estas akra pit-piu.

Referencoj [redakti]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj