Ruĝecfrunta tajlorbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝecfrunta tajlorbirdo
Ruĝecfrunta tajlorbirdo
Ruĝecfrunta tajlorbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Orthotomus
Specio: O. frontalis'
Orthotomus frontalis
(Sharpe, 1877, Zamboanga, Mindanao, Filipinoj.)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝecfrunta tajlorbirdo (Orthotomus frontalis) estas kantobirdo de la familio de Cistikoledoj (iam lokata en Silviedoj) troviĝanta en tropika Azio. Ĝi apartenas al genro de Ortotomoj kiu estas populara pro konstruo de nesto per kudro de folioj kiel lulilo por la nesto.

Ĝi troviĝas nur kiel endemio en Filipinoj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj mangrovoj.

Ĝi formas superspecion kun la O. atrogularis kaj la O. castaneiceps; ĉiuj estis traktataj kiel samspecifa, sed estas diferencoj en morfologio kaj voĉo. Oni agnoskas du subspeciojn, nome nomiga Orthotomus frontalis frontalis (Sharpe, 1877) en Samaro, Kalikoano, Bilirano, Lejte, Boholo, Dinagato, Siargao kaj Mindanao (inklude insuletoj de Kabo kaj Baluto) en orientaj, centraj kaj sudaj Filipinoj kaj Orthotomus frontalis mearnsi (McGregor, 1907) en Basilano (Sudaj Filipinoj).

Tiu orientalisa specio estas simila al la Komuna tajlorbirdo ĉar ĝi havas grizan nukon, verdecan dorson kaj helajn subajn partojn, sed la helbruna fruntareo kiu ĉe la Komuna atingis la kronpinton, ĉe la Ruĝecfrunta estas multe malpli etenda kaj okupas nur la frunto, kio nomigas la specion, dum ankaŭ en latina scienca nomo frontalis aludas al la ruĝecbruna frunto, dum la nomo de la genro Orthotomus aludas al la kutimo kudri folion por konstrui neston ene per la du radikoj el la antikva greka, kiuj signifas “rekte tranĉi”. Krome tiu ruĝecbruna areo kovras ankaŭ la okulareon kiu ĉe la Komuna estis grizeca. Tiu specio montras ankaŭ nigrecajn nuancojn en brusto kiel la Nigragorĝa tajlorbirdo, sed ne tiom markate. La beko estas longa kaj rekta kaj la kruroj rozkolorecaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]