Ruĝeckrona eŭfonjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝeckrona eŭfonjo
Ruĝeckrona eŭfonjo, masklo
Ruĝeckrona eŭfonjo, masklo
Ruĝeckrona eŭfonjo, ino
Ruĝeckrona eŭfonjo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Euphonia
Specio: E. anneae
Euphonia anneae
(Cassin, 1865)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝeckrona eŭfonjo (Euphonia anneae) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.

Euphonia anneae masklo kaj ino.

Ĝi troviĝas en malgranda teritorio de pleja nordokcidenta Kolombio, kaj en Kostariko kaj Panamo ĉefe en ties deklivaro al Pacifiko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, montararbaroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

Estas specio kun tre markata seksa duformismo. La masklo habas blunigrecajn kapon kaj suprajn partojn kaj tre flavajn subajn partojn, kiel ĉe aliaj eufonjoj, sed pli precize la kapo estas blunigreca kun purpura nuanco kaj tre markata brikruĝecaj frunto kaj krono, kio nomigas la specion per komuna nomo. La flugiloj kaj ĉefe la ŝultroj estas pli malhelbluaj. La ino estas olivverdeca supre kun simila brikruĝeca fruntomakulo nek tiom markata nek tiom etenda kiom ĉe la masklo; la nuko kaj gorĝo estas helgrizaj kaj la resto de subaj partoj el helgriza al blankeca krom pli olivflavecaj flankoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]