Ruĝeckrona hilofilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝeckrona hilofilo

Ruĝeckrona hilofilo
Ruĝeckrona hilofilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Hylophilus
Specio: H. poicilotis
Hylophilus poicilotis
(Temminck, 1822)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ruĝeckrona hilofilo
Ruĝeckrona hilofilo

La Ruĝeckrona hilofilo (Hylophilus poicilotis) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Hylophilus, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Sudameriko, pli verdecaj birdoj ol la tipa en la familio genro de Vireoj, el kiu ĝenerala koloro devenas la nomo, esperantigita kiel Hilofiloj aŭ pli kompreneble verduloj. Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Brazilo kaj Paragvajo; ankaŭ en sudaj regionoj de Pantanal ĉirkaŭ la Rivero Paragvajo.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ montararbaroj kaj eĉ tre degraditaj iamaj arbaroj.

Ĝi estas specio tre simila al la proksima parenco nome Grizokula hilofilo, tio estas ĝenerale verdaj supraj partoj kaj flavecaj subaj partoj krom blankaj gorĝareo kaj suba ventro. La krono estas brikruĝa, kio nomigas la specion, kvankam ankaŭ la parenco havas similan econ. La vizaĝo estas grizeca kun klara marko de nigreca strieco ĉe orelareo, kio distingas la specion el la parenco. La kruroj estas grizecaj kaj la beko grize, fortika kaj akrapinta.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]