Ruĝeckrona parulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝeckrona parulio
Ruĝeckrona parulio
Ruĝeckrona parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Myioborus
Specio: 'M. brunniceps'
Myioborus brunniceps
(Lafresnaye & D'Orbigny, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝeckrona parulio (Myioborus brunniceps), estas birdospecio de la familio de Paruliedoj kaj genro de Mjoboroj kiuj karakteras pro montrado de blankaj eksteraj vostoplumoj kaj havo de malhelaj supraj partoj kaj flavaj al ruĝaj subaj partoj.

Ĝi troviĝas en humidaj arbaroj de Andoj en Bolivio kaj nordokcidenta Argentino, kutime ĉe akvo. Ĝi foje inkludas la taksonojn de la Brunkrona parulio kiel subspecio.

Ĝi estas facile rekonebla specio ĉar, kiel ĉe aliaj samgenranoj, havas grizajn suprajn partojn, sed kun olivverdeca supra dorso, nigra vosto kaj kapo montranta tre brunruĝecan kronon, duonigitan blankan okulringon kaj flavan gorĝon, dum la resto de la subaj partoj estas same flavaj.

Ĝi estas tre fidema kaj moviĝema, dum ĝi moviĝas inter diferencaj niveloj de la vegetaĵaro. Ĝi nutras sin el insektoj kaj aliaj malgrandaj senvertebruloj. En sia malgranda nesto konstruita el vegetala materialo, la ino demetas tri blankajn ovojn kun malhelaj aŭ violecaj makuletoj. La kanto estas melodiecaj. Kontraŭ entruduloj ĝi montras sintenon kun levita vosto kaj duonmalfermaj flugiloj suben.

Referencoj[redakti | redakti fonton]