Ruĝecventra rokturdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝecventra rokturdo
Masklo
Masklo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Monticola
Specio: M. rufiventris
Monticola rufiventris
(Jardine kaj Selby, 1833)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝecventra rokturdo (Monticola rufiventris) estas kantobirdo de la familio de Muŝkaptuledoj, iam lokitaj en la Turdedoj kune kun la aliaj Rokturdoj.

Ino de Ruĝecventra rokturdo ĉe Jajantio en Tigrorezervejo Buksao en Jalpaiguri distrikto de Okcidenta Bengalo, Barato.

Ĝi troviĝas en Sudorienta Azio nome en Bangladeŝo, Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Pakistano, Tajlando kaj Vjetnamo. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj.

Ĉe rokturdoj la ino estas ĝenerale bruneca (ĉispecie kun flavnigra striado) kaj masklo havas bluajn kapon kaj kolon, pli malhelajn flugilojn kaj ruĝecajn subajn partojn. Ĉispecie la ventro estas tre homogene ruĝecbruna, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie rufiventris ja signifas “kun ruĝeca ventro”. Krome la supra bluo estas speciale helbrila en krono kaj ŝultroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]