Ruĝecvosta muŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝecvosta muŝkaptulo
Ruĝecvosta muŝkaptulo, en Himaĉal Pradeŝo, Barato
Ruĝecvosta muŝkaptulo, en Himaĉal Pradeŝo, Barato

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Muscicapa
Specio: M. ruficauda'
Muscicapa ruficauda
(Swainson, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝecvosta muŝkaptulo (Muscicapa ruficauda) estas malgranda specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj.

Tiu specio estas kiel ĉe aliaj samgenranoj helbruna supre tre hele griza sube, kun tre markata ruĝeca nuanco en pugo (videbla ĉefe je malfermo de flugiloj) kaj iom pli malhelbrune en vosto. Tiu distingilo nomigas la specion kaj tiu karaktero aperas ankaŭ en la latina scienca nomo kie ruficauda sinnifas precize “kun ruĝa vosto”. La okulo estas nigra kaj tre rimarkinda kun hela okulringo. La beko estas mallonga, hela kaj akrapinta.

Tiu specio reproduktiĝas ĉefe en Centra Azio nome en orienta Uzbekio, Taĝikio, nordorienta Afganio kaj okcidenta kaj centra Himalajo (orienten ĝis orienta Nepalo); kiel nereproduktulo ĉeestas en sudokcidenta Barato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51671, Muscicapa ruficauda, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.