Ruĝecvosta ortalo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ruĝecvosta ortalo

La Ruĝecvosta ortalo, Ortalis ruficauda, estas membro de la genro de Ortaloj de antikva grupo de birdoj de la familio Kracedoj, kiuj estas rilataj al la amaskonstruistoj de Aŭstralazio. Ĝi loĝas en nordorienta Kolombio kaj norda Venezuelo kie ĝi estas nomata Guacharaca, kaj en Tobago kie ĝi estas konata kiel Cocrico kaj estas la insula nacia birdo, kiu aperas en la Blazono de Trinidado kaj Tobago. Ĝi troviĝas ankaŭ en la insuloj Bequia kaj Union en Grenadinoj kie ĝi eble estis enmetita.