Ruĝgorĝa kolimbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝgorĝa kolimbo
Plenkreskulo en reprodukta plumaro kun eloviĝinta ido
Plenkreskulo en reprodukta plumaro kun eloviĝinta ido
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gavioformaj Gaviiformes
Familio: Gaviedoj Gaviidae
Genro: Gavio Gavia
Specio: G. stellata
Gavia stellata
(Pontoppidan, 1763)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Vivejoj de la ruĝgorĝa kolimboverda = somera tereno (kovejo), flava = vintra tereno
Vivejoj de la ruĝgorĝa kolimbo
verda = somera tereno (kovejo), flava = vintra tereno
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Ruĝgorĝa kolimboRuĝgorĝa gavio (Gavia stellata) estas migranta birdospecio el la familio de Gaviedojkolimboj, kiu troviĝas en Norda Hemisfero. Ili reproduktiĝas ĉefe en arktaj regionoj, kaj vintrumas en nordaj marbordaj akvoj. Ĝi estas la plej amplekse distribuata membro de la familio de kolimboj.

La birdo grandas 55-67 cm, ĝi estas pli malgranda ol la Granda kolimbo kaj la plej malgranda kaj plej hela el la tutmondaj kolimboj. Vintre, ĝi estas nebunta birdo, grizeca supre nuance al blanka sube. La vintra plumaro estas pli hela, ol tiu de la Arkta kolimbo, la dorso estas blanke makulita, la ventro estas blanka. Ĝia kapo estas duone blankaj kaj griza. En ĝia reprodukta plumaro, ĝi akiras la distingan ruĝan gorĝareon (tio vidiĝas defore kiel nigra) kiu estas tialo por ties komuna nomo, la kapo estas griza, la dorso estas sendesegnaĵa, brungriza. Ĝi estas facile rekonebla per la milde suprenkliniĝanta beko (la beko de la Arkta kaj Granda kolimboj estas rekta).

Fiŝoj formas la kernon de ties dieto, kvankam ili manĝas ankaŭ amfibiojn, senvertebrulojn kaj plantomaterialon. Ĝi estas monogama specio, kaj formas longdaŭrajn parligojn. Ambaŭ membroj de la paro kunlaboras al nestokonstruado, kovado de ĝenerale du ovoj kaj nutrado de la idoj. Vintre ĝi ofte grupiĝas ĉe la marbordaj akvoj. Tiam ĝi aspektas pli blanka ol la aliaj kolimbospecioj. Ĝia voĉo estas pli alta „kra-ŭ” ol tiu de arkta kolimbo aŭ plendanta veado. Vintre ĝi vivas ĉe la marbordaj akvoj, somere ĝi nestas en la nordaj kovejoj ĉe profundaj lagetoj, golfoj. Ĝi estas pli malofta vidaĵo ol la Arkta kolimbo.

La Ruĝgorĝa kolimbo havas grandajn tutmondan populacion kaj teritoriojn, kvankam kelkaj populacioj estas malpliiĝantaj. Inter ĉefaj minacoj estas naftoverŝado, habitata degradado, poluado kaj fiŝkaptadaj retoj. Naturaj predantoj estas diversaj specioj de mevoj, kaj ambaŭ Ruĝa kaj Arkta vulpoj, rabas ovojn kaj idojn. Tiu specio estas protektita de nombraj internaciaj traktatoj.

Taksonomio kaj etimologio[redakti | redakti fonton]

Unuafoje priskribita de dana naturalisto Erik Pontoppidan en 1763, la Ruĝgorĝa kolimbo estas monotipa specio, sen distingaj subspecioj spite sia granda teritorio tra Holarkto.[1] Pontoppidan dekomence lokigis la specion en la nune neekzistantan genron Colymbus, kiu enhavis grebojn same kiel kolimboj. Ĉirkaŭ 1788, tamen, la germana naturalisto Johann Reinhold Forster notis ke greboj kaj kolimboj estas sufiĉe diferencaj por meriti separatajn genrojn, kaj formovis la Ruĝgorĝan kolimbon (kun ĉiuj aliaj kolimbospecioj) al ties nuna genro.[2] Ties rilataro kun la aliaj kvar kolimboj estas komplika; kvankam ĉiuj apartenas al la sama genro, ĝi diferencas pli ol la aliaj laŭ morfologio, kutimaro, ekologio kaj reprodukta biologio,[1] kaj povus esti la baza stirpo de la genro.[3] Oni supozas, ke ĝi evoluis en Palearkto, kaj poste etendiĝis al Nearkto.[1]

La genronomo Gavia devenas el latina vorto por "marmevo", uzita de antikva romia naturalisto Plinio la Maljuna.[4] La specifa epiteto stellata estas latina vorto por "ornama per stelo" aŭ "steleca",[5] kaj aludas al la birda makuleca dorso en sia nereprodukta plumaro.[4] "Ruĝgorĝa" estas klara aludo al la birdospecia plej distinga karaktero en reprodukta plumaro. La vorto "kolimbo" devenas el iam genronomo Colymbus.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

A grey and white bird swims in water.
Plenkreskulo en nereprodukta plumato montras makulecan dorson kiu havigas al la birdospecio ties specifan nomon.

La Ruĝgorĝa kolimbo estas la plej malgranda kaj malpeza el la tutmondaj kolimbaj specioj, game el 53 al 69 cm longa (konvencie, longo estas mezurata el bekopinto al vostopinto ĉe mortinta birdo kuŝa surdorse[6])[7] kun enverguro de 91-120 cm,[7][8] kaj pezo de 1-2.7 kg.[7] Kiel ĉe ĉiuj kolimboj, ĝi estas longkorpa kaj mallongkola, kun ties kruroj tro malantaŭe en la korpo.[9] Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ aspekto, kvankam maskloj tendencas esti iom pli grandaj kaj fortikaj ol inoj.[1] En reprodukta plumaro, plenkreskulo havas malhelgrizajn kapon kaj kolon (kun mallarĝa blankanigra strieco en la malantaŭo de la kolo), triangulan rugan gorĝomakulon, blankajn subajn partojn kaj malhelgrizbrunan dorsoŝultron.[10] Ĝi estas la ununura kolimbo kun tutmalhela dorso en reprodukta plumaro.[11] La nereprodukta plumaro estas pli senkolora kun mentono, antaŭo de kolo kaj multe de vizaĝo (ĝis okulo) blankaj, kapopinto kaj malantaŭo de kolo grizaj, kaj konsiderinda blanka punkteco ĉe la malhela dorso.[10]

Ties beko estas fajna, rekta kaj akrapinta, kaj la birdo ofte tenas ĝin laŭ suprenindikan angulon.[10] Kvankam la koloro de le beko ŝanĝas el nigra somere al palgriza vintre, la tempo de la kolorŝanĝo ne necese korespondas kun tiu de la birda ĝenerala plumarŝanĝo. La naztruoj estas mallarĝaj fendoj situantaj ĉe la bekobazo,[9] kaj la irisoj estas ruĝaj.[12]

Kiel ĉe aliaj membroj de ties genro, ankaŭ la Ruĝgorĝa kolimbo estas bone adaptita al akva medio: ties densaj ostoj helpas ĝin merĝi, ties kruroj — en malantaŭa situo — havigas bonegan elpelon kaj ties korpo estas longa kaj aerodinamika. Eĉ ties akrapinta beko povas helpi ties subakvigan dinamikecon. Ties piedoj esta grandaj, ties antaŭj tri fingroj estas tute retecaj, kaj ties tarso estas ebena, kio malpliigas akvan kontraŭstaron kaj permesas la krurojn moviĝi facile tra akvo.[13]

Plenkreskulo en reprodukta plumaro en Islando.
Dark grey fuzzy-looking chick floats on water.
Tre junaj birdoj estas kovrataj per malhela bruna aŭ griza lanugo.

Tuj post eloviĝo la juna Ruĝgorĝa kolimbo estas kovrata per fajna milda lanugo. Ĉefe malhela bruna aŭ griza supre, ĝi estas iome pli pala ĉe la flankoj de kapo kaj kolo, same kiel ĉe la ĝorĝo, brusto, kaj flankoj, kun palgriza malsupra brusto kaj ventro. Post semajnoj, tiu unua lanugo estas anstataŭata de dua, pli pala tavolo de lanugo, kiu estas siavice anstataŭata de disvolviĝantaj junulaj plumoj.[12] La junula plumaro estas simila al tiu de plenkreskulo, kvankam kun kelkaj distingaj karakteroj. Ĝi havas pli malhelajn frunton kaj kolon, kun tre disa makuleco en flankoj de la kolo kaj gorĝo. Ties dorso estas pli bruna kaj malpli makuleca, kaj ties subaj partoj estas nuance al bruna. Ties okuloj estas ruĝecbrunaj kaj ties beko estas palgriza. Kvankam kelkaj junaj birdoj tenas tiun plumaron ĝis meza vintro, multaj rapide iĝas virtuale nedistingeblaj el plenkreskuloj, escepte pro siaj pli palaj bekoj.[10]

diagram of silhouette of Ruĝgorĝa kolimbo in flight
Dumfluge, la ĝibeca profilo de la Ruĝgorĝa kolimbo estas distinga.

Dumfluge, la Ruĝgorĝa kolimbo havas distingan profilon; ties malgrandaj piedoj ne elstaras for el la korpofino, ties kapo kaj kolo pendas sub la horizontalo (havigante al la fluganta birdo distingan ĝibecan aspekton) kaj ties fajnaj flugiloj angulas reen. Ĝi havas pli rapidan, pli fortan flugilfrapadon ol aliaj kolimboj.[14]

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo de Ruĝgorĝa kolimbo havas nombron de voĉoj, kiuj estas uzataj en diferencaj cirkonstancoj. Dumfluge, dum preterpasado de samspecianoj aŭ dum cirklado de sis propra akvejo, ĝi elsendas serion de rapidaj kvankam ritmaj ridegoj kvazaŭ de ansero, je kvin alvokoj por sekundo. Ties averta alvoko, kaze de ĝenado fare de homoj aŭ ĉebordaj predantoj, estas mallonga kvakeca bojado. Malaltatona ĝemeca alvoko, uzata ĉefe kiel kontaktalvoko inter partneroj kaj inter gepatroj kaj junulo, sed ankaŭ dum kopulacio, estas farata per fermita beko. Tiu specio havas ankaŭ mallongan plorecan alvokon, kiu descendas iomete laŭ tonalto kaj daŭras ĉirkaŭ unu sekundo; pro fortaj harmonoj ĉirkaŭ la unuaranga tonalto, tiu miaŭa alvoko estas pli muzika ol ties aliaj alvokoj. Alia alvoko — akra, pulseca kverado kiu altiĝas kaj falas laŭ tonalto, kaj estas tipe ripetita ĝis 10foje en serio — estas uzata en teritoriaj renkontoj kaj parligoj, kaj de gepatraj birdoj kuraĝigante siajn junulojn moviĝi surtere inter akvejoj.[15] Konata kiel "longa alvoko", ĝi estas ofte elsendata duope, kio estas nekutima inter kolimboj;[16] la ina kontribuo estas pli longa kaj pli milda ol tiu de ŝia partnero.[15]

Junuloj havas stridan bekofermitan alvokon, kiun ili uzas por manĝopeti kaj por kontakti siajn gepatrojn. Ili havas ankaŭ longan alvokon uzatan por respondo al (kaj simila al tiu de) longa alvoko de plenkreskulo.[15]

Similaj specioj[redakti | redakti fonton]

Meze de sia teritorio, plenkreskulo de Ruĝgorĝa kolimbo ĉu en reprodukta aŭ nereprodukta plumaro estas kutime facile rekonata. Tamen laŭ ia lumkondiĉo, foje en sia muda ciklo aŭ je plej grandaj distancoj, ĝi povus esti misidentigita por alia specio — ĉefe komune kun la Nigragorĝa kolimbo, sed ankaŭ foje kun la Tufgrebo. Ĝi montras pli da blanko en kapo kaj kolo ol la Nigragorĝa kolimbo, kaj — kondiĉe ke ĝi ne sidas malalta subakve — tendencas montri ankaŭ pli da blanko en flankoj. Se ĝi sidas malalte subakve, tiele ke la blanko en flankoj estas limigita al makulo ĉe la malantaŭa flanko (tiele simila al la bildo de la Nigragorĝa kolimbo), tiu makulo tendencas esti malpli klare difinita ol la kompara makulo de la Nigragorĝa.[17]

Habitato kaj distribuado[redakti | redakti fonton]

aerial view of tundra, with numerous small lakes dotting the ground
La Ruĝgorĝa kolimbo reproduktiĝas ĉefe ĉe marborda tundro, ofte sur tre malgrandaj lagoj.

La Ruĝgorĝa kolimbo reproduktiĝas ĉefe ĉe regionoj de Arkto de norda Eŭrazio kaj Nordameriko (ĝenerale norde de latitudo 50°N), kaj vintrumas en nordaj marbordaj akvoj,[18] foje en grupoj de konsiderinda grando. Pli ol 4,400 pasas la vintron en izola koncentro de la orienta parto de la Germana Golfo, ekzemple.[19] Malkiel aliaj kolimboj, tiu ĉi regule uzas tre malgrandajn nesalakvajn lagojn kiel reproduktajn lokojn.

En Nordameriko, ĝi vintrumas regule laŭlonge de ambaŭ marbordoj, kun teritorioj tiom for sude kiom ĝis Baskalifornia Duoninsulo kaj la Golfo de Kalifornio en nordokcidenta Meksiko; ĝi estis registrita kiel vaganto en la interna meksika subŝtato de Hidalgo.[20] En Eŭropo, ĝi reproduktiĝas en Islando, norda Skotlando, nordokcidenta Irlando, Skandinavio kaj norda Rusio, kaj vintrumas laŭlonge de la marbordo tiom for sude kiom ĝis partoj de Hispanio; ĝi regule ĉeestas ankaŭ laŭlonge de ĉefaj internaj akvejoj, inklude areojn de la Mediteraneo, Egeo kaj Nigra Maro, same kiel ĉe grandaj riveroj, lagoj kaj akvorezervejoj.[21] Ĝi ĉeestis kiel vaganto tiom for sude kiom ĝis Maroko, Tunizio kaj Gambio.[22] En Azio, ĝi reproduktiĝas en nordaj areoj de Siberio, kaj vintrumas laŭlonge de la pacifika marbordo tiom for sude kiom ĝis Ĉinio, Japanio kaj Tajvano. Ĝi estis kiel vaganto en Mongolio.[22]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Adult loon in breeding plumage, reared up on the water with its wings spread.
Inter kolimboj, la Ruĝgorĝa kolimbo estas escepto pro sia kapablo ekflugi el tre malgrandaj akvejoj.

Ĉar ties piedoj situantas tiom for malantaŭe en sia korpo, la Ruĝgorĝa kolimbo estas tre mallerta piedire surtere; tamen, ĝi povas uzi siajn piedojn por treniĝi antaŭ sia brusto.[14] Junuloj uzas tiun metodon kovri terenon por moviĝi el la reproduktejaj lagetoj al pli grandaj akvejoj, inklude riverojn kaj maron.[23] Ĝi estas la nura specio de kolimbo kapabla ekflugi rekte el tero.[24] Kaze de timo, ĝi povas submerĝi ĝis nur sia kapo aŭ beko montriĝas super la akva surfaco.[25]

La Ruĝgorĝa kolimbo estas dumtaga migranto, kiu veturas sole aŭ en izolaj grupoj, ofte alte superakve.[14] En orienta Nordameriko (kaj eble aliloke), ĝi tendencas migri ĉe la marbordo pli ol for de ĝi;[26] Siberiaj populacioj veturas centojn da mejloj supertere survoje al siaj eŭropaj vintrejoj.[27] Ĝi estas forta fluganto, kaj ĝi estis registrita je rapidoj inter 75 kaj 78 km/h.[28] Kiel ĉe ĉiuj membroj de ties familio, la Ruĝgorĝa kolimbo trapasas samtempan mudon ĉe flugiloj, kaj perdas ĉiujn sian flugoplumojn samtempe iĝante senfluga dum periodo de 3–4 semajnoj. Tamen, malkiel aliaj kolimboj — kiu suferas tiun mudon malfrue vintre —la Ruĝgorĝa kolimbo perdas sian flugokapablon foje inter fine de la somero kaj fine de la aŭtuno.[29]

Manĝado[redakti | redakti fonton]

Two small fuzzy blackish chicks—one swallowing a silver fish—float on water beside a larger bird with a black back and gray neck.
Ekde kiam ili estas 3–4 tagaĝaj, la junuloj estas nutrataj el fiŝoj — kiuj povas esti tro grandaj kompare kun la grando de la ido.

Kiel ĉe ĉiuj membroj de ties familio, la Ruĝgorĝa kolimbo estas ĉefe fiŝomanĝanto, kvankam ĝi manĝas foje ankaŭ moluskojn, krustulojn, ranojn, akvajn senvertebrulojn, insektojn, fiŝan ovaron aŭ exc plantan materialon.[18] Ĝi kaptas pli ol ponardas sian predon, kiu estas ĝenerale kaptita subakve.[30] Kvankam ĝi normale plonĝas kaj naĝas uzante nur siajn piedojn por propelado, ĝi povas uzi ankaŭ siajn flugilojn se ĝi bezonas turniĝi aŭ akcele rapide.[31] Persekuta subnaĝado gamas el 2-9 m profunde, kun averaĝa subakva tempo de ĉirkaŭ unu minuto.[18] Ties fiŝa dieto pliigas la vundeblon de la Ruĝgorĝa kolimbo pro persistaj organaj poluaĵoj kaj pezmetaloj, ambaŭ el kiuj bioakumuliĝas, tiele eventuale kaŭzante pli grandajn problemojn al longvivaj specioj (kiaj kolimboj) ĉe la pinto de la manĝoĉeno.[32]

Jam dum la unuaj kelkaj tagoj post eloviĝo, la junuloj de Ruĝgorĝa kolimbo estas nutrataj per akvaj insektoj kaj malgrandaj krustuloj fare de ambaŭ gepatroj. Post 3–4 tagoj, la gepatroj ŝanĝas al fiŝoj sufiĉe malgrandaj por ke la junuaj birdoj povu engluti ilin komplete. Ĉirkaŭ kvar semajnoj de aĝo, la junuloj povas manĝi la saman manĝon — de sama grando — kiel ties gepatroj.[33] La junaj birdoj povas esti nutrataj dum iome da tempo post elnestiĝo; plenkreskuloj estis foje vidataj dum nutrado per fiŝoj al junuloj ĉemare kaj en internaj lagoj en Britio, centojn da kilometroj for el reproduktejaj areoj.[34][35]

Reproduktado kaj survivado[redakti | redakti fonton]

Small fuzzy black chick floats beside a larger bird on calm water with a muddy bank and tall grass in the background
Idoj estas lertaj naĝantoj, kapablaj akompani siajn gepatrojn tuj post eloviĝo.

La Ruĝgorĝa kolimbo estas monogama specio kiu formas longdaŭrajn parligojn. Ambaŭ seksoj konstruas la neston, kiu estas neprofunda skrapaĵo (aŭ foje platformo el koto kaj vegetaĵaro) kovrita per vegetaloj kaj foje per kelkaj plumoj, kaj situanta ĉe duonmetro el la bordo de malgranda lageto. La ino demetas du ovojn (kvankam oni registris ankaŭ ovokvantojn de 1–3 ovoj); ili estas kovataj dum 24–29 tagoj, ĉefe fare de la ino. La ovoj, kiuj estas verdecaj aŭ olivec-brunecaj makulitaj je nigra, estas 75x46 mm kaj havas mason de 83 g, el kio 8% estas ŝelo.[30][36] La kovado ekas tuj post la demeto de la unua ovo, tiele ke ili eloviĝas nesamtempe. Se oni perdas ovaron (pro predado aŭ inundo, ekzemple) antaŭ la eloviĝo, la Ruĝgorĝa kolimbo kutime demetas duan ovaron, ĝenerale sur nova nesto.[37] La junuloj estas frumaturaj tuj post eloviĝo: lanugaj kaj movokapablaj havante malfermajn okulojn. Ambaŭ gepatroj nutras ilin per malgrandaj akvaj senvertebruloj dekomence, kaj poste per malgrandaj fiŝoj dum 38–48 tagoj. La gepatroj plenumas trompoceremoniojn por malproksimigi predantojn for el la nesto kaj la idoj.[30] Ornitologoj malkonsentas ĉu la plenkreskuloj portas siajn idojn surdorse dumnaĝe kaj kelkaj asertas, ke ili faras tion,[30] dum aliaj defendas la malon.[7]

En naturo, la plej aĝa konata Ruĝgorĝa kolimbo vivis dum pli ol du jardekoj;[18] ĝi estis trovita, oleita kaj mortinta, sur strando en Svedio 23 jarojn kaj 7 monatojn post ĝi estis ringita.[38]

Konservostatuso kaj minacoj[redakti | redakti fonton]

Ruĝgorĝa kolimbo

Kvankam la Ruĝgorĝa kolimbo ne estas tutmonde minacata specio, ĉar ĝi havas grandan populacion kaj enorman teritorion, ŝajne estas populacioj kiuj malpliiĝas. La nombroj kalkulitaj per enketoj de la Fiŝkapta kaj Natura Servo de Usono en Alasko montras populacian malpliiĝon de 53% inter 1971 kaj 1993, ekzemple,[39] kaj la nombroj falis ankaŭ en kontinenta Eŭropo.[40] En Skotlando aliflanke la populacio pliiĝantis je ĉirkaŭ 16% inter 1994 kaj 2006, laŭ enketoj fare de la RSPB kaj de la Scottish Natural Heritage.[40] En 2002, Wetlands International ĉirkaŭkalkulis tutmondan populacion de 490,000 al 1,500,000 individuoj; la tutmonda populacitendenco ne estis kalkulita.[22]

La Ruĝgorĝa kolimbo estas specio al kiu aplikiĝas la Interkonsento pri la konservado de migrantaj akvobirdoj de Afriko-Eŭrazio (AEWA);[41] en Ameriko ĝi estas protektita de la Traktato de Migrantaj Birdoj de 1918.[42] Naftoverŝado, habitatodegradado, kaj fiŝkaptaj retoj estas inter ĉefaj minacoj kiun tiu ĉi specio frontas.[7] Ĉar ĝi tendencas migri ĉe la marbordo — ĝenerale ĉe 20 km el tero — tio povus esti damgaxe efika pro la konstruado de ĉemarbordaj ventocentraloj;[43] studoj indikas altan nivelon de evito de ventocentralaj areoj, kvankam mortoj pro rekta frapo kontraŭ la aergeneratoroj ŝajnas nekomunaj.[44] Altaj niveloj de hidrargo en la medio kondukis al reproduktaj malsukcesoj en kelkaj areoj, inklude partojn de Svedio.[45] Studoj en Svedio montris ankaŭ ke ili povus esti tuŝitaj negative de la acidigo de la lagoj, ĉar la fiŝoj kiujn ili predas suferas pro malalta pH.[46] Ĉe reproduktejaj areoj, la Arkta kaj la Ruĝa vulpoj estas ĉefaj predantoj de ovoj,[47] dum la Granda rabmevo, la Parazita rabmevo kaj variaj specioj de mevoj de la genro Larus (inklude speciojn kiaj la Nigramantela mevo kaj la Glacimevo)[48][49] estas predantoj kaj de ovoj kaj de junuloj.[50]

Oni scias, ke tiu ĉi specio utilis kiel gastiganto por almenaŭ 51 specioj de parazitoj, plej el kiuj estas nematodoj, digenea kaj cestodoj portitaj interne; nur ununura sola specio de laŭso estas konata kiel ekstera parazito.[51] Ĝi foje portas gravajn populaciojn de diatomeoj (mikroskopa fitoplanktono) sur sia ekstera plumaro.[52] La Ruĝgorĝa kolimbo suferas pro birda gripo[53] kaj botulismo de Tipo E ,[54] kaj estas regule mortigita pro ingestado de neŭrotoksinoj produktitaj de algara eksplodo nome "ruĝa tajdo".[55] Dum algara eksplodo de 2007, grandaj nombroj de tiu birdospecio mortiĝis ankaŭ pro hipotermio, post ties plumaroj iĝis hirtigitaj de proteino subprodukto de algoj, kiuj malpliigis la insuligajn efikojn de ties plumaro.[56]

En homa kulturo[redakti | redakti fonton]

Grayish bird with white speckles on its back and a sharply pointed gray bill floats on water
Junuloj havas pli malmultajn makulojn durdorse kaj pli malhelajn kolojn ol la plenkreskuloj.

Uzita kiel manĝofonto ekde prahistoriaj tempoj,[57][58] la Ruĝgorĝa kolimbo estas ankoraŭ ĉasata de indiĝenaj popoloj en kelkaj partoj de la mondo nuntempe.[59] Oni kapras kaj birdoj kaj ovojn, foje en gravaj nombroj; dum unu studo en la insulo Igloolik de norda Kanado, 73% el ĉiuj ovoj de Ruĝgorĝa kolimbo demetataj ene de la studita teritorio de 10 km2 dum du reproduktaj sezonoj estis kolektita de indiĝenaj loĝantoj de la insulo.[60] En kelkaj partoj de Rusio, oni uzas tradicie haŭtaĵojn de Ruĝgorĝa kolimbo por fari ĉapelojn kaj variajn vestornamojn, inklude kolringojn.[61] La specio estis ŝlosila ankaŭ por kreomitoj de indiĝenaj grupoj tra la tuta Holarkto.[62] Laŭ la mito — kiu varias nur iomete inter versioj, spite la foje ampleksaj distancoj kiuj separas la grupojn kiuj kreas je ĝi — la kolimbo estis petata de granda ŝamano alporti teron el la marbordo. Tiu tero estis poste uzita por konstrui la mondan sekan teron.[62][63]

Tiom ĵuse kiom ĉe la 1800-aj jaroj, la kutimaro de la Ruĝgorĝa kolimbo estis uzita por antaŭscii la venontan veteron; laŭ la konvencia kono de la klimato, birdoj flugantaj internen aŭ elsendantaj mallongajn kriojn antaŭanoncis bonan veteron, dum tiuj flugantaj for al la maro aŭ elsendantaj longajn, ĝemajn kriojn antaŭanoncis pluvon.[36][40] En la Orkadoj kaj Ŝetlandaj Insuloj de Skotlando, la specio estas ankoraŭ konata kiel "pluvansero" alude al ties supozita veterprognoza kapablo.[40] La popolo de la Ferooj kredis ke se la Ruĝgorĝa kolimbo miaŭas kiel kato, pluvo estas tuje venonta, dum alvoko kiel gaa-gaa-gaaturkatrae-turkatrae antaŭanoncis bonan veteron.[64]

Kelkaj landoj kiaj Aland, Butan, Japanio kaj Komoroj eldonis poŝtmarkojn aperigantajn bildojn de la Ruĝgorĝa kolimbo.[65]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Carboneras 1992, p. 162
  2. Allen, J. A. (July 1897). "The Proper Generic Name of the Loons", gazeto : The Auk, volumo : 14, numero : 3, paĝoj : 312–313. COI:10.2307/4068646
  3. Boertmann, D. (1990). "Phylogeny of the divers, family Gaviidae (Aves)", gazeto : Steenstrupia, volumo : 16, paĝoj : 21–36
  4. 4,0 4,1 (1987) Diving Birds of North America. University of Nevada–Lincoln. ISBN 0-8032-2566-0. 
  5. (1979) Cassell's Latin Dictionary, 5, London: Cassell Ltd. ISBN 0-304-52257-0. 
  6. Cramp 1997, p. 3
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 All About Birds: Red-throated Loon Life History. Alirita 20a Oktobro 2011.
  8. (1999) Collins Bird Guide. London: HarperCollins, 12–13. ISBN 0-00-219728-6. 
  9. 9,0 9,1 Cramp 1977, p. 42.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 Cramp 1977, p. 43.
  11. Carboneras 1992, p. 163.
  12. 12,0 12,1 Cramp 1977, p. 49.
  13. (2001) The Sibley Guide to Bird Life & Behaviour. London: Christopher Helm, 124–25. ISBN 0-7136-6250-6. 
  14. 14,0 14,1 14,2 (2000) The Sibley Guide to Birds. New York: Alfred A. Knopf. ISBN 0-679-45122-6. 
  15. 15,0 15,1 15,2 Cramp 1977, p. 48.
  16. Carboneras 1992, p. 164.
  17. (August 1986) "Identification of divers in immature and winter plumages", gazeto : British Birds, volumo : 79, numero : 8, paĝoj : 365–91
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 Carboneras 1992, p. 171.
  19. (2006) Progress in Marine Conservation in Europe: Natura 2000 Sites in German Offshore Waters. Berlin: Springer. ISBN 540-33290-1. 
  20. (1995) A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press. ISBN 0-19-854012-4. 
  21. Cramp 1977, p. 45.
  22. 22,0 22,1 22,2 BirdLife International   (2012).   Gavia stellata.   Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.   Versio 2012.1.   Internacia Unio por la Konservo de Naturo.   Elŝutita 16 July 2012.
  23. Haviland, Maud D. (March 1915). "On the Method of Progression on Land of a Young Red-throated Diver", gazeto : British Birds, volumo : 8, numero : 10, paĝoj : 241–43
  24. Mead-Waldo, E. G. B. (November 1922). "Habits of the Red-throated Diver", gazeto : British Birds, volumo : 16, numero : 6, paĝoj : 172–73
  25. Cramp 1977, p. 44.
  26. Powers, Kevin D.; Cherry, Jeffrey (1983). "Loon migrations off the coast of the northeastern United States", gazeto : Wilson Bulletin, volumo : 95, numero : 1, paĝoj : 125–32
  27. Carboneras 1992, p. 168.
  28. Davis, Rolph A. (January 1971). "Flight speed of Arctic and Red-throated Loons", gazeto : The Auk, volumo : 88, numero : 1, paĝoj : 169. COI:10.2307/4083974
  29. Wolfenden, Glen E. (1967). "Selection for a Delayed Simultaneous Wing Molt in Loons (Gaviidae)", gazeto : The Wilson Bulletin, volumo : 79, numero : 4, paĝoj : 416–20
  30. 30,0 30,1 30,2 30,3 Ehrlich, Paul R.; Dobkin, David S.; Wheye, Darryl; Pimm, Stuart L.. (1994). The Birdwatcher's Handbook. Oxford, UK: Oxford University Press. ISBN 0-19-858407-5. 
  31. Townsend, Charles W. (July 1909). "The Use of the Wings and Feet by Diving Birds", gazeto : The Auk, volumo : 26, numero : 3, paĝoj : 234–48. COI:10.2307/4070795 (PDF)
  32. (2002) "Status of Marine Birds of the Southeastern Beaufort Sea", gazeto : Arctic, volumo : 55, numero : supp. 1, paĝoj : 46–58 (PDF)
  33. Cramp 1977, p. 46
  34. Hart, Alan S.; Jardine, David C. and Colin Hewitt (June 1998). "Red-throated Diver feeding young in October", gazeto : British Birds, volumo : 91, numero : 6
  35. Barber, S. C. (Junio 2002). "Red-throated Diver feeding young in November", gazeto : British Birds, volumo : 95, numero : 6
  36. 36,0 36,1 Red-throated Diver. Alirita 27a Junio 2008.
  37. (Summer 1985) "Replacement clutches in the Red-throated Loon", gazeto : Journal of Field Ornithology, volumo : 56, numero : 3, paĝoj : 282–283 (PDF)
  38. Staav, Roland; Fransson, Thor (2008). European Longevity Records. Alirita 14a Julio 2009.
  39. (1996) "Status and trends of loon populations summering in Alaska, 1971–1993", gazeto : The Condor, volumo : 98, numero : 2, paĝoj : 189–95. COI:10.2307/1369136
  40. 40,0 40,1 40,2 40,3 Rise in divers mystifies experts (7a Septembro 2007). Alirita 7a Septembro 2007.
  41. Waterbird species to which the Agreement applies. Alirita 29a Junio 2008.
  42. Birds Protected by the Migratory Bird Treaty Act. Alirita 29a Junio 2008.
  43. (2007) Birds and Wind Farms: Risk Assessment and Mitigation (PDF), London: Quercus, 71–80. 
  44. Breeding and overland flight of red-throated divers Gavia stellata at Smøla, Norway, in relation to the Smøla wind farm (PDF). Alirita 26a Julio 2009.
  45. Eriksson, M.O.G.; Johansson, I.; Ahlgren, C.G. (1992). "Levels of mercury in eggs of red-throated diver Gavia stellata and black-throated diver G. arctica in southwest Sweden", gazeto : Ornis Svecica, volumo : 2, numero : 1, paĝoj : 29–36
  46. Eriksson, Mats O. G (1994). "Susceptibility to freshwater acidification by two species of loon: Red-throated Loon (Gavia stellata) and Arctic Loon (Gavia arctica) in southwest Sweden", gazeto : Hydrobiologia, volumo : 279–280, numero : 1, paĝoj : 439–444. COI:10.1007/BF00027875
  47. (Summer 1985) "Replacement Clutches in the Red-throated Loon", gazeto : Journal of Field Ornithology, volumo : 56, numero : 3, paĝoj : 282–83
  48. Serle, W. (January 1936). "Mortality amongst Red-throated Divers", gazeto : British Birds, volumo : 29, numero : 1, paĝoj : 81–82
  49. Eberl, Christine (Julio–Septembro 1993). "Effect of Nest-site Location on Reproductive Success of Red-throated Loons (Gavia stellata)", gazeto : The Auk, volumo : 110, numero : 3, paĝoj : 436–444. COI:10.2307/4088408
  50. Booth, C. J. (Januaro 1978). "Breeding success of Red-throated Divers", gazeto : British Birds, volumo : 71, numero : 1
  51. (2002) The Metazoan Parasite Fauna of Loons (Aves: Gaviiformes), Its Relationship to the Birds' Evolutionary History and Biology, and a Comparison with the Parasite Fauna of Grebes. Museum of Zoology, University of Michigan. 
  52. (October 1982) "A Note on the Occurrence of Diatoms on the Feathers of Diving Seabirds", gazeto : Auk, volumo : 99, paĝoj : 765–66
  53. Red-throated Loon – BirdLife Species Factsheet. Alirita 14a Julio 2009.
  54. Leighton, F. A. (2007). Type E Botulism in Birds. Alirita 14a Julio 2009.
  55. Quarterly Wildlife Mortality Report (2007). Alirita 14a Julio 2009.
  56. (23 February 2009) "Mass Stranding of Marine Birds Caused by a Surfactant-Producing Red Tide", gazeto : PLoS ONE, volumo : 4, numero : 2. COI:10.1371/journal.pone.0004550
  57. (1974) "Whirl Lake: A Stratified Indian Site Near the Mackenzie Delta", gazeto : Arctic, volumo : 27, numero : 3, paĝoj : 175–88
  58. (November 2002) "Exploitation of Anseriformes at two Upper Palaeolithic sites in Southern Italy: Grotta Romanelli (Lecce, Apulia) and Grotta del Santuario della Madonna a Praia a Mare (Cosenza, Calabria)", gazeto : Acta zoologica cracoviensia, volumo : 45, numero : special issue, paĝoj : 117–31
  59. (2005) Telling Our Stories: Omushkego Legends and Histories from Hudson Bay. Broadview Press. ISBN 1-55111-580-8. 
  60. (September 1992) "Breeding Densities, Biogeography, and Nest Predation of Birds on Igloolik Island, NWT", gazeto : Arctic, volumo : 45, numero : 3, paĝoj : 295–303
  61. Red-throated Loon. Birds of North America Online. Alirita 27a Marto 2008. (Registriĝo postulata)
  62. 62,0 62,1 Köngäs, Elli Kaija (Spring 1960). "The Earth-Diver (Th. A 812)", gazeto : Ethnohistory, volumo : 7, numero : 2, paĝoj : 151–80. COI:10.2307/480754 (Registriĝo postulata)
  63. (1994) Birds in Literature. University Press of Florida. ISBN 0-8130-1254-6. 
  64. (1970) The Folklore of Birds. New York, NY: Dover Publications, 62–63. ISBN 0-486-22145-8. 
  65. Scharning, Kjell. Stamps showing Red-throated Loon Gavia stellata. Alirita 13a Februaro 2009.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]