Eritakoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ruĝgorĝuloj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eritakoj
Eŭropa ruĝgorĝulo (Erithacus rubecula)
Eŭropa ruĝgorĝulo (Erithacus rubecula)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Erithacus
{{{specioj de subdivizio}}}

E. rubecula
E. akahige
E. komadori

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Eritakoj (konata almenaŭ ĉe du el la tri specioj kiel Ruĝgorĝuloj) estas malgranda genro de paserinaj birdoj nome Erithacus, iam klasita kiel membroj de la familio de Turdedoj, sed nuntempe konsiderata kiel membro de la Muŝkaptuledoj kiel la aliaj Saksikolenoj.

La tri specioj estas la jenaj:

La du specioj de Azio estis iam konsiderataj kiel membroj de la genro Luscinia; ŝajne, ambaŭ genro bezonas disiĝi kaj rearanĝiĝi. La eŭropaj specioj estus la ununuraj restantaj en Erithacus, dum la orientaziaj specioj estas proksime rilataj al kelkaj specioj de la regiono nuntempe klasitaj kiel Luscinia, ekzemple la Blua siberia najtingalo (Luscinia cyane) kaj formus novan genron.[1]

La genro Erithacus estis kreata de la franca naturalisto Georges Cuvier en 1800, donante al la birdo ties nunan sciencan nomon de E. rubecula.[2]

La tri specioj estas fortikaj malgrandaj birdoj kun rekta stareca sinteno kaj mallonga ofte skuata vosto. Ili havas brunan dorson, kaj ruĝaj aŭ nigraj vizaĝo kaj brusto kontraste kun blankecaj aŭ grizaj subaj partoj. La inoj de la aziaj specioj estas multe pli senkoloraj ol la maskloj, sed ĉe la Eŭropa ruĝgorĝulo la diferencoj inter seksoj estas malgrandegaj kaj limigitaj al la formo de la limo inter la ruĝa kaj bruna plumaro en la frunto. La Eŭropa ruĝgorĝulo kaj la Japana ruĝgorĝulo ja havas ruĝajn brustojn kaj meritas ĉu la nomon de Eritakoj ĉu la nomon de Ruĝgorĝuloj, sed, kvankam la plej konata specio de la Eŭropa ruĝgorĝulo preskaŭ nomigas la genron, la Rjukjua eritako havas nigran bruston kaj ne povas esti nomata ruĝgorĝulo, sed nur laŭ la scienca nomo eritako.

La specioj de la genro Erithacus estas teritoriemaj arbaraj birdoj kiuj konstruas tasforman neston en truo aŭ surgrunde, kaj havas vivesperon de nur unu jaro. Ili serĉas insektojn, vermojn kaj aliajn senvertebrulojn el malalta ripozejo, kaj manĝas ĉefe surgrunde, saltetante sur siaj fortaj kruroj kun oftaj haltoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Seki, Shin-Ichi (2006). “The origin of the East Asian Erithacus robin, Erithacus komadori, inferred from cytochrome b sequence data.”, Molecular Phylogenetics and Evolution 39 (3), p. 899–905. doi:10.1016/j.ympev.2006.01.028. 
  2. Cuvier, G. (1800) Lecons d'Anatomie Comparée Paris.
  • Seki, Shin-ichi; Sakanishi, Masahiko; Kawaji, Noritomo; Kotaka, Nobuhiko. (2007): Phylogeography of the Ryukyu robin (Erithacus komadori): population subdivision in land-bridge islands in relation to the shift in migratory habit. Molecular Ecology 16 (1), 101–113. COI::10.1111/j.1365-294X.2006.03117.x Plena teksto PDF[rompita ligilo]
  • Svensson, Lars; Zetterström, Dan; Mullarney, Killian & Grant, P. J. (1999): Collins bird guide. Harper & Collins, London. ISBN 0-00-219728-6