Ruĝkapa anaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkapa anaso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anaso Anas
Specio: N. rufina
Netta rufina
(Pallas, 1773)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Ruĝkapa anaso (Netta rufina) estas birdospecio el la familio de Anasedoj ene de la grupo de la Merganasoj. Ĝi estas monotipa, ne havas subspeciojn, spite la ampleksan teritorion (el Iberio al Ĉinio).

    Ties reprodukta biotopo estas marĉoj kaj aliaj humidejoj de malaltaj teroj kaj lagoj en suda Eŭropo kaj Centra Azio, kiu vintras en la Hinda Subkontinento kaj Afriko. Ili estas iome migrantaj, kaj nordaj birdoj vintras pli suden kaj en norda Afriko.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Masklo
    Ino

    Ĝi grandas 55 cm averaĝe, sed 53 al 57 cm longa kun enverguro de 85 al 90 cm,[1] ne tre svelta birdo. Ili pezas el 1,000 al 1,300 g. Ĝi estas similgranda kun la Platbeka anaso. Temas pri specio kun klara kaj evidenta seksa duformismo. La masklo estas tute nekonfuzebla kaj ege buntkolora.

    La beko de la virbirdo estas tre brilruĝa kun flava pintomakuleto, la kapo rust-ruĝa (pli ruĝoranĝa kaj krestece superokule -ĉefe dum la reprodukta sezono- kaj pli ruĝecbruna subokule), la plumoj de la kaposupro estas pli helaj. La dorso estas malhelbruna kun tre rimarkinda malgranda blanka ŝultromakulo; la kolo, la nuko kaj la brusto estas nigraj; same ankaŭ la vosto estas nigra. Lia flanko estas purblanka kun helbruna nuanco en supra bordo. Oni povas bone vidi dum flugado lian centran blankan flugilmakulon inter nigraj bordoj, kiu etendas preskaŭ ĝis la flugilfino. La iriso estas tre ruĝa, ankaŭ en eklipsa plumaro. La kruroj estas ruĝoranĝaj.

    Lia somerfina plumaro similas al tiu de la femala birdo, sed la kresto kaj la ruĝa beko diferencigas lin ankaŭ tiam. Pro la granda kapo kaj ruĝa beko, li eĉ en eklipsa plumaro ne estas konfuzebla kun la Brunkapa anaso, kiu estas pli malgranda kaj pli ofta. Lia plumaro estas palbruna, la kaposupro kaj dorso estas malhelbrunaj, la kapoflanka estas hela kaj la vango eĉ pli hela (helgriza al sablokolora).

    Ankaŭ la ino estas palbruna, la kaposupro kaj dorso estas malhelbrunaj, la kapoflanka estas hela kaj la vango eĉ pli hela (helgriza al sablokolora). La okulareo kaj frunto estas nigreca kaj la beko estas griza kun rozkoloreca pinto. La flugilmakulo de la femala birdo estas malpur-blanka.

    Ŝia voĉo estas raŭka "karr" surgrunde, kaj plej ofte dum flugado ia bojado kiel "vu-vu-vu". Post la reprodukta periodo la ino silentemas, dum la masklo aŭdeblas la tutan jaron.

    Kutimaro[redakti | redakti fonton]

    Masklo

    Tiu palearktisa specio vivas ĉe fluantakvaj akvejoj, fragmitejaj lagoj, lagunoj, kie nestas inter la plantaro. Vintre oftas ankaŭ ĉe marbordoj.

    Tiuj estas gregemaj birdoj, kiuj formas grandajn arojn vintre (ekzemple ĝis 200,000 birdoj vintre ĉe la Kaspia Maro, ofte mikse kun aliaj merganasoj, kiaj aliaj ruĝkapuloj; sed ili videblas ankaŭ en paroj aŭ eĉ sola. Ili manĝas ĉefe per mergado ĝis 2 al 4 m dum ĉirkaŭ 15 sekundoj aŭ plaŭdado. Ili manĝas akvajn plantojn, kaj tipe vertikaliĝas por manĝi pli ol aliaj merganasoj. Ili povas manĝi ankaŭ fiŝetojn aŭ aliajn malgrandajn senvertebrulojn, kiaj moluskoj, krustuloj, insektoj ktp.

    La Ruĝkapa anaso konstruas neston ĉe lagobordoj inter vegetaĵaro el tigetoj, herbo kaj lanugo el la patrino; la ino demetas 6-12 palverdecajn ovojn en majo al junio. La kovado daŭras 26 al 28 tagoj. La anasidoj estas frumaturaj kaj nidifugaj, ekflugo okazas post 40 al 50 tagoj, sed ili restas dependaj el la gepatroj dum pluaj 40 al 50 tagoj.

    La ino povas ovodemeti ankaŭ en nestoj de aliaj anasoj kiaj la Platbeka anaso aŭ la Brunkapa anaso. Ili povas reproduktiĝi ankaŭ en kaptiveco senprobleme.

    Ili vivas kutime ĝis 7 jaroj.

    Distribuado kaj populacio[redakti | redakti fonton]

    Ino montranta rozkolorecan bekopinton

    En Eŭropo estas izolaj populacioj en Iberio, suda Francio, Korsiko kaj Sardinio kaj iome tra la tuta mediteranea regiono. Reproduktiĝas ankaŭ en Centra Eŭropo (Germanio), Turkio kaj Kaŭkazo, sed de tie migras vintre. La azia teritorio atingas ĝis okcidenta Ĉinio.

    La birda statuso en la Brita Insularo estas tre konfuza ĉar estis multaj fuĝoj kaj intencitaj liberigoj dum jaroj, same kiel naturaj vizitantoj el la kontinento. Tamen plej verŝajne temas pri fuĝintoj kiuj nune reproduktiĝas nature kaj setligas sukcesan sovaĝiĝintan populacion. Ili estas plej nombraj ĉe areoj de Anglio kiaj Gloucestershire, Oxfordshire kaj Northamptonshire. Naturaj birdoj eventuale revenas al lokoj kiaj la akvorezervejo Abberton, Essex.

    La Ruĝkapa anaso estas unu el la specioj al kiuj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

    Bildaro[redakti | redakti fonton]

    Notoj[redakti | redakti fonton]

    1. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝo 30.

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    • Roger Peterson, Guy Mountfort, P.A.D. Hollom, "Guía de campo de las aves de España y de Europa", Omega, Barcelona, 1983.
    • Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010.
    • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
    • John Gooders kaj Trevor Boyer: Ducks of Britain and the Northern Hemisphere, Dragon's World Ltd, Surrey 1986, ISBN 1-85028-022-3
    • Janet Kear (Hrsg): Ducks, Geese and Swans. Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-854645-9
    • Hartmut Kolbe; Die Entenvögel der Welt, Ulmer Verlag 1999, ISBN 3-8001-7442-1
    • Erich Rutschke: Die Wildenten Europas – Biologie, Ökologie, Verhalten, Aula Verlag, Wiesbaden 1988, ISBN 3-89104-449-6