Ruĝkapa paradoksornito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkapa paradoksornito
Ruĝkapa paradoksornito
Ruĝkapa paradoksornito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Paradoxornis
Specio: P. ruficeps'
Paradoxornis ruficeps
(Blyth, 1842)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝkapa paradoksornito (Paradoxornis ruficeps) estas specio de birdo de la familio de Timaliedoj lastatempe trapasita al la familio de Silviedoj aŭ de Paradoksornitedoj, en la tipa genro de Paradoxornis aŭ Paradoksornitoj, karakteraj pro bekoj similaj al tiuj de psitakoj.

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, suda Ĉinio, nordorienta Barato, kaj nordaj Laoso, Birmo kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ montarbaroj. Ĝi asociiĝas kun arbaroj de bambuo en larĝafoliaj arbaroj kaj ofte estas malfacile videbla birdo en densa subkreskaĵaro.

Ĝi havas brilruĝecan kapon (kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie ruficeps signifas precize “kun ruĝa kapo”) kie rimarkindas blanka okulringo ĉirkaŭ nigra okulo, brunajn suprajn partojn kaj blankecajn subajn partojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]