Ruĝkapa vulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkapa vulturo
Ruĝkapa vulturo
Ruĝkapa vulturo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Sarcogyps
Specio: S. calvus
Sarcogyps calvus
(Scopoli, 1786)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝkapa vulturo (Sarcogyps calvus) estas granda taga rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiaj milvoj, agloj, cirkuoj kaj akcipitroj, el kiuj gipoj estas sufiĉe malsimilaj, sed ne tiom disde aliaj similaj rabobirdoj, nome malnovmondaj vulturoj. Ĝi estas endemia de suda Azio, kaj troviĝas ĉefe en Barato, Birmo kaj Hindoĉinio kaj en kelkaj partoj de najbaraj landoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĉe Zoologia ĝardeno de Berlino

Ĝi estas mezgranda fortika vulturo 76 al 86 cm longa, pezas 3.5 al 6.3 kg kaj havante enverguron de ĉirkaŭ 1.99 al 2.6 m.[1][2] Plenkreskulo havas elstaran tre ruĝan al oranĝecan nudan kapon kaj junuloj de pli pala ruĝo. Ankaŭ la kruroj estas ruĝaj, dum ĉe femuroj kaj brusto estas blanko. Ĝi havas nigran korpon kun palgriza bendo baze de flugilplumoj. La seksoj diferencas laŭ la koloro de la irisoj: maskloj havas pli palajn, blankecajn irisojn, dum ĉe inoj ili estas malhelbrunaj.[3]

Ino de Ruĝkapa vulturo ĉe Ranthambore

La junuloj estas pli palaj kaj makulecaj.

Ne eblas konfuzo kun simila specio ene de ties teritorio.

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

Tiu estas specio de malnovmonda vulturo, de familio de Akcipitredoj kaj subfamilio de Egipienoj, kiu troviĝas en la Hindia Subkontinento. Ĝi ne havas subspeciojn.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Tiu vulturo de rimarkinda kapo estis historie abunda en teritorioj ĉe sudcentra kaj sudorienta Azio etende el Barato al Singapuro. Nune la teritorioj de la Ruĝkapa vulturo situas ĉefe ĉe norda Barato. Ĝi troviĝas kutime en malferma kamparo kaj en kultivataj kaj duondezertaj areoj, ofte ĉe homaj setlejoj. Ĝi troviĝas ankaŭ en deciduaj arbaroj, montetoj kaj rivervaloj. Ĝi kutime troviĝas ĝis altitudoj de 2,500 aŭ eĉ 3000 m super marnivelo.[4]

Ili nestumas en altaj arboj.

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

Ili malpliiĝis, sed nur malrapide; en 1994 ĝi estis suprenlistita kiel Preskaŭ Minacata el antaŭa klaso Malplej Zorgiga fare de la IUCN. La disvastigata uzado de la medikamento Diklofenako en veterinara medicino en Barato kaŭzis tamen malpliiĝo de ties populacio en ĵusaj jaroj. Diklofenako estas komponaĵo kiu estas konata kiel ege venena al vulturoj. La populacio de tiu specio duoniĝis el la fino de la 1990-aj jaroj, kaj kio estis iam plena specio nombra en centoj da miloj iĝis danĝere proksima al formorto en malpli da du jardekoj. Sekve ĝi estis suprenlistita al Draste Endanĝerita en la IUCN Ruĝa Listo de 2007.[5]

Kelkaj similaj medikamentoj estas damaĝaj al kadavromanĝantaj birdoj. Diklofenako, karprofeno, fluniksino, ibuprofeno kaj fenilbutazono estis asocia al mortigo. Meloksikamo ŝajne estas pli sekura al vulturoj kaj oni kuraĝigas al ties surogata uzado en veterinara tratktado de brutaro.[6][7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ruĝkapa vulturo[rompita ligilo] (2011).
  2. Raptors of the World de Ferguson-Lees, Christie, Franklin, Mead & Burton. Houghton Mifflin (2001), ISBN 0-618-12762-3
  3. Naoroji, Rishad. (2006) Birds of Prey of the indian subcontinent, p. 282–287.
  4. Ferguson-Lees, James; David A. Christie. (2001-09-17) Raptors of the world. Houghton Mifflin Harcourt, p. 443–444. ISBN 9780618127627.
  5. iucn
  6. Cuthbert et al., Richard. NSAIDs and scavenging birds: potential impacts beyond Asia's critically endangered vultures. The Royal Society. Alirita 11a de Majo 2011.
  7. Milius, Susan (4). “[tp://www.sciencenews.org/view/generic/id/7025/title/Bird-Safe_Rx_Alternative_drug_wont_kill_Indias_vultures Bird-Safe Rx: Alternative drug won't kill India's vultures]”, ScienceNews 169 (#5), p. 70. Alirita 11-a de majo 2011.. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]