Ruĝkufulineto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ruĝkufulineto estas eŭropa folklora fabelo pri eta knabino, kiu alportas kukojn al la fora dometo de sia avino. La Lupo manĝas la avinon kaj ŝajnigas sin esti ŝi, intencante krome manĝi Ruĝkufulineton. En la versio de 1697 de Charles Perrault, la fabelo finiĝas per la lupo manĝante la infanon, sed en la versio de la Fratoj Grimm ŝi estas savita. La primitivaj temoj en tiu ĉi rakonto estas bone esploritaj de psikanaliza teorio, ekz. de la usona infano-psikologo, Bruno Bettelheim.

Ankaŭ en Ĉinio troviĝis folklora fabelo pri lupo, kiu ŝajnigis sin esti homa avino, por manĝi infanojn. La ĉina fabelo nomiĝis "Avino Lupo".[1]

Originalan version de la fabelo kreis Giorgio Silfer en esperanto per sia kamiŝibajo "Karmezina renkontis Lupon" (2013). Laŭ lia teatraĵo la fabelo eĥas epizodon kaj timon de seksa perforto.

Notoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj