Ruĝokula vireo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝokula vireo
Ruĝokula vireo, en Wisconsin, Usono
Ruĝokula vireo, en Wisconsin, Usono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireo
Specio: 'V. olivaceus'
Vireo olivaceus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝokula vireo, Vireo olivaceus, estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Ameriko, de koloroj olivverdecaj al sablokoloraj. Ĝi estas iom simila al silvioj sed ne estas proksime rilata al la Paruliedoj. Ĝi estas komuna en sia ampleksa teritorio kaj ne estas konsiderata minacata en la listoj de la IUCN.[1]

Priskribo kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj estas 13-14 cm longaj kaj ĉefe olivecverdecaj en supraj partoj kun tre blankaj subaj partoj; ili havas ruĝajn irisojn (kio nomigas la specion) kaj grizan kronon borditan sube je nigro. Estas malhela al nigreca linio traokula kaj blanka pli larĝa strio ĝuste super tiu linio. Ili havas dikajn blugrizajn krurojn kaj fortikan bekon. Ili estas flavecaj en flankoj kaj subvosto (kvankam tio estas iom svaga en kelkaj populacioj). En flugiloj ne estas blankaj flugilstrioj malkiel ĉe aliaj vireoj sed male estas pli helbrunaj plumetoj en ŝultraj flugilplumoj.

Tiu birdo, pli aŭdebla ol videbla, povas kanti dum longe; ŝajne ĝi senfine ripetas la saman kanton kvazaŭ demando kaj respondo. Ĝi havas rekordon de plej multaj kantoj faritaj en ununura tago inter birdospecioj.

La subspecioj kiuj reproduktiĝas en Sudameriko havas pli simplan kanton, brunecan irison, kaj diferencajn proporciojn en la vostoplumoj. Ili estas foje disigitaj kiel Ĉivia vireo, V. chivi. Kelkaj el la koncernaj rasoj estas V. o. chivi, V. o. vividior kaj V. o. tobagoensis, tiu lasta relative granda subspecio endemia de Tobago. Eĉ ene de la Ĉivia vireo, estas distingaj variaĵoj en mezuroj, kanto kaj ekologio, sed la ebla signifo en taksonomio restas neklara.

Iam la Flavverda vireo (V. flavoviridis) kaj la Noronja vireo (V. gracilirostris) estis konsiderataj subspecioj de la Ruĝokula vireo.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Birdo en nesto, Ŝtata Parko Kukarbaro (Pensilvanio).
Foto de Vernon R. Martin

La reprodukta habitato estas malfermaj arbaraj areoj de Kanado kaj orienta kaj nordokcidenta Usono. Tiuj birdoj estas migras al Sudameriko, kie ili pasas la vintron. La latinamerika populacio loĝas preskaŭ en ĉiuj ajn arbara habitato de sia teritorio. Plej parto de tiuj estas loĝantaj birdoj, sed la populacioj kiuj reproduktiĝas en pleja suda parto de la teritorio de tiu specio (ekz. plej parto de ties teritorio en Argentino, Urugvajo, Paragvajo kaj Bolivio) migras norden tiom for kiom ĝis Centrameriko.

Tiu vireo estas unu el plej oftaj amerikaj paserinaj vagantoj en Okcidenta Eŭropo, kun pli da cento da vidaĵoj, ĉefe en Irlando kaj Britio. En norda Ohio, ŝajne ĝi revenas reproduktiĝi je la sama tempo de antaŭ unu jarcento; tamen intrige ŝajne ili eliras al vintrejoj unu aŭ du semajnojn pli frue nun ol iam.[2]

Ruĝokulaj vireoj kaptas insektojn el arbofoliaro, prefere raŭpojn kaj afidojn kaj foje ŝvebas dummanĝe. En kelkaj tropikaj regionoj ili vidatas komune kun miksita kunmanĝantaro moviĝante tra la kanopeo pli alte ol la kerno de tiuj aroj.[3]

Ili manĝas ankaŭ berojn, ĉefe antaŭ migrado, kaj en vintrejoj, kie la arboj kiuj produktas popularajn fruktojn kiajn Tamankero (Alchornea glandulosa) aŭ Simarubo (Bursera simaruba) allogas ilin eĉ al parkoj kaj ĝardenoj[4]. Fruktoj kutime ne estas plukitaj el ŝvebado, sed tiuj birdoj ofte tre akrobatie atingas ilin, eĉ pendante kapalteren.[5]

La nesto estas tasforma en forko de arbobranĉo. La Ruĝokula vireo suferas el nestoparazitado fare de la Brunkapa molotro (Molothrus ater) en la nordo de sia teritorio kaj de la Brila molotro (M. bonariensis) pli sude. Parazitado fare de Haemoproteus[6] kaj de tripanosomo povus malplibonigi la vivkondiĉojn de tiuj birdoj ne malofte, kiel estis notita en studoj pri kaptitaj birdoj en Nacia Parko La Macarena kaj ĉe Turbo (Kolombio): kvankam estis ekzamenataj nur tri Ruĝokulaj vireoj, ĉiuj el ili estis infektataj per almenaŭ el tiuj parazitoj.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. BLI (2008)
  2. Henninger (1906), OOS (2004)
  3. Machado (1999)
  4. Foster (2007). Cymbopetalum mayanum (Annonaceae) estas vizitata malpli ofte.
  5. Pascotto (2006)
  6. Haemoproteus vireonis (Basto et al., 2006) kaj eble de kelkaj aliaj specioj (Londono et al., 2007).
  7. Basto et al. (2006), Londono et al. (2007)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Basto, Natalia; Rodríguez, Oscar A.; Marinkelle, Cornelis J.; Gutierrez, Rafael & Matta, Nubia Estela (2006): Haematozoa in birds from la Macarena National Natural Park (Colombia). Caldasia 28(2): 371-377 [English with Spanish abstract]. PDF plena teksto Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
  • BirdLife International (BLI) (2008). Vireo olivaceus. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 16 November 2008.
  • ffrench, Richard; O'Neill, John Patton & Eckelberry, Don R. (1991): A guide to the birds of Trinidad and Tobago (2nd edition). Comstock Publishing, Ithaca, N.Y.. ISBN 0-8014-9792-2
  • Foster, Mercedes S. (2007): The potential of fruiting trees to enhance converted habitats for migrating birds in southern Mexico. Bird Conservation International 17(1): 45-61. COI:10.1017/S0959270906000554
  • Henninger, W.F. (1906): A preliminary list of the birds of Seneca County, Ohio. Wilson Bulletin 18(2): 47-60. DjVu plena teksto PDF plena teksto
  • Hilty, Steven L. (2003): Birds of Venezuela. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-6418-5
  • Londono, Aurora; Pulgarin-R., Paulo C. & Blair, Silva (2007): Blood Parasites in Birds From the Lowlands of Northern Colombia. Caribbean Journal of Science 43(1): 87-93. PDF plena teksto
  • Machado, C.G. (1999): A composição dos bandos mistos de aves na Mata Atlântica da Serra de Paranapiacaba, no sudeste brasileiro [Mixed flocks of birds in Atlantic Rain Forest in Serra de Paranapiacaba, southeastern Brazil]. Revista Brasileira de Biologia 59(1): 75-85 [Portugala kun angla resumo]. COI:10.1590/S0034-71081999000100010 PDF plena teksto
  • Ohio Ornithological Society (OOS) (2004): Annotated Ohio state checklist. Version of April 2004. PDF plena teksto Arkivigite je 2004-07-18 per la retarkivo Wayback Machine
  • Pascotto, Márcia Cristina (2006): Avifauna dispersora de sementes de Alchornea glandulosa (Euphorbiaceae) em uma área de mata ciliar no estado de São Paulo [Seed dispersal of Alchornea glandulosa (Euphorbiaceae) by birds in a gallery forest in São Paulo, southeastern Brazil]. Revista Brasileira de Ornitologia 14(3): 291-296 [Portugala kun angla resumo]. PDF plena teksto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]