Ruĝostria kapito

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝostria kapito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Capito
Specio: C. wallacei
Konserva statuso
Dunoma nomo
Capito wallacei
(J.P.O'Neill, D.F.Lane, A.W.Kratter, A.P.Capparella & C.F.Joo, 2000)
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Ruĝostria kapito (Capito wallacei) estas specio de birdoj de la familio de Ramfastedoj aŭ de propra familio de Kapitonedoj, laŭ kelkaj fakuloj, sed ĉiukaze parencoj de tukanoj, tukanetoj, Sudamerikaj barbuloj ktp.

Tiu specio montras nigrecan dorson, flavoranĝajn subajn partojn kun tre larĝa ruĝa zono inter la blanka gorĝo kaj brusto (de kie devenas la nomo de la specio). Krome montras tre rimarkindajn ruĝajn kronon kaj nukon. Sube estas brova blanka borda linio kaj pli sube traokula larĝa strio nigreca kiu trairas la vizaĝon, malsupreniras kaj kuniĝas kun la dorso. La beko estas grizeca, fortika, mallonga kaj tre mallarĝa en bazo. La okuloj estas malhelaj kaj la kruroj grizecaj.

Ĝi estas endemismo en Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. La specio estas minacata pro perdo de habitato.

[redakti] Referencoj

[redakti] Eksteraj ligoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj