Ruĝventra kukabarao

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝventra kukabarao
Ruĝventra kukabarao
Ruĝventra kukabarao
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Halcionedoj Halcyonidae
Genro: Dacelo
Specio: D. gaudichaud
Konserva statuso
{{{image_width}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Dunoma nomo
Dacelo gaudichaud
(Quoy & Gaimard, 1824)
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Ruĝventra kukabarao (Dacelo gaudichaud) estas unu el la specioj de kukabaraoj, tio estas birdo de la grupo de Alcededoj kiu enhavas ankaŭ alcionon kaj arbalcionojn.

Tiu ĉi specio estas amplekse disvastigita tra la malaltaj arbaroj de Novgvineo. Ĝi estis iam vidata en la insulo Saibai, de Kvinslando, Aŭstralio.

Tiu kukabarao estas nekutima pro okupo de densaj pluvarbaroj (male al malferma kamparo preferita de aliaj kukabaraoj) kaj ne vivas en familiaj grupoj, sed kiel paroj. Ĝi estas blankbeka birdo kun nigra kapo, bluecaj flugiloj kun malhelbrunaj partoj en dorso, kaj palruĝecaj ventro kaj vostoplumoj, kiuj ĉe masklo estas bluaj supre. Krome estas larĝa blanka strio kolume kaj mallarĝa malantaŭ ĉiu okulo kaj al la nuko.

La scienca nomo rememoras la francan botanikiston Charles Gaudichaud-Beaupré.

[redakti] Referencoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj