Ružomberok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ružomberok
hungare: Rózsahegy, germane: Rosenberg
Urbo
Ružomberok
Oficiala nomo: Ružomberok
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Ružomberok
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Liptov
Montaro Granda Fatro, Malaltaj Tatroj, Chočské vrchy
Riveroj Váh, Revúca
Situo Ružomberok
 - alteco 494 m s. m.
 - koordinatoj 49° 4′ 43″ N 19° 18′ 30″ O / 49.07861 °N, 19.30833 °O / 49.07861; 19.30833 (mapo)
Areo 126,719797 km² (12 671,98 ha)
Loĝantaro 29 979 (31.12.2007)
Denseco 236,58 loĝ./km²
Unua skribmencio 1233
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 034 01
Telefona antaŭkodo +421-44
Aŭtokodoj RK
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Ružomberok
Retpaĝo: www.ruzomberok.eu
Portalo pri Slovakio

Ružomberok (ruĵomberok), hungare Rózsahegy, germane Rosenberg estas urbo en Slovakio, en Regiono Žilina, en Distrikto Ružomberok, kies distriktejo estas. La urbonomo signifas: rozomonto.

Preĝejo de sankta Andreo

Situo[redakti | redakti fonton]

Ružomberok situas en valo kaj laŭ bordo de Váh, ĉe kunfluejo de Váh kaj rojo Revuca, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Martin-Poprad, krome estas ĉefvojo al Zvolen. Martin troviĝas 37 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko, poste slavoj alvenis. Saksaj ministoj fondis la urbon en la 13-a j.c. La unua mencio pri ĝi devenis el 1233 en formo terra Reuche. Ĝi urbiĝis en 1318, la reĝo donacis al la mina urbo ankaŭ privilegiojn. Oni minis tie arĝenton kaj kupron. En 1390 la urbeto perdis ĉiujn rangojn kaj titolojn, en 1397 fortikaĵo konstruiĝis. En la 15-a j.c. husanoj okupis la regionon, poste la komunumo havis slovakan karakteron. En la 16-a j.c. la loko iĝis kampurbo kun foirorajto. Ekfunkciis latina luterana lernejo por nobeloj. Okazis luterana koncilio en 1607. Gimnazio fondiĝis en 1729. La urbeto prosperis el la industrioj pri lignaĵo kaj papero en la 19-a j.c. kaj iĝis financa, industria kaj kultura centroj de slovakoj. Fine de la 19-a j.c. konstruiĝis granda rondirado de fervojo, kiu ligis urbojn Budapeŝto-Miskolc-Košice-Poprad-Liptovský Mikuláš-Ružomberok-Martin-Žilina-Považská Bystrica-Trenčín-Piešťany-Trnava-Bratislava-Vác-Budapeŝto. Tiutempe tie ekburĝonis la slovaka nacia movado. En 1910 loĝis en la urbo 12 249 da homoj (8340 slovakoj, 1735 hungaroj kaj 1031 germanoj, 670 ĉeĥoj, 216 rumanoj kaj 135 poloj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Liptó, al distrikto de Rózsahegy, kies distriktejo estis. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj, la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ dekretoj de Beneš.

En 2001 loĝis en la urbo 30 mil da homoj, preskaŭ senescepte slovakoj.

Urbodomo en Ružomberok

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Parneraj urboj[redakti | redakti fonton]