Ruanda genocido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mumiizitaj kadavroj en la teknika lernejo de Murabi

La Genocido en Ruando kontraŭ tucioj kaj parte ankaŭ kontraŭ hutuoj komenciĝis en la nokto de la 6-a al la 7-a de aprilo 1994. Dum nur 100 tagoj estis mortigitaj inter 500.000 kaj 1 miliono da homoj.[1] La preteksto estis la konflikto inter tiutempa Ruanda registaro kaj la ribela movado Ruanda Patriota Fronto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭkoloniisma epoko[redakti | redakti fonton]

La historio de Ruando, Burundo kaj orienta Kongo plenas je konfliktoj inter du popoloj konataj kiel Tucioj (Tutsi) kaj Hutuoj (Hutu). Estas diversaj opinioj pri tio ĉu temas pri vera diferenco en raso kaj deveno, aŭ ĉu la diferenco estas cefe ekonomia. Laŭ la unua hipotezo, temis pri elmigrado de norda tribo, sin dediĉinta ĉefe al bestobredado, al lando jam okupita de agrokulturistoj. Laŭ la dua hipotezo, estas tiu ĉi diferenco en ekonomia okupiĝo, kiu markis la distavoliĝon. En tiu kazo, estus la politiko de la posta kolonia potenco (Belgio), kiu markis la diferencon, por apogi sin sur la malplimulta grupo.

Laŭ la triba hipotezo, estis en la 15-a jarcento kiam okazis la almigrado de la tucioj el la teritorio de Sudano kaj Etiopio al Ruando kaj Burundo, verŝajne, pro araba invado. La ĉefa okupiĝo tiutempe estis bestobredado (bredado de zebuoj), tamen sufiĉe frue la triboj konsistigas la feŭdan eliton sub la gvido de regnestro (mvami), subigante la lokajn tribojn hutuajn kaj transprenante ilian lingvon. Legendoj de tucioj rakontas pri la unua regnestro de Ruando Giĥango, kiu konkeris la teritorion de kelkaj regnoj ĥima, militvenkis kelkajn potencajn baĥinza, la reĝojn de hutuoj, kaj starigis sian potencon super la tutan regionon, kiu konsistigas la teritorion de modernaj Ruando kaj Burundo. Formiĝo de la Imperio Tutsi Hema.

Koloniisma epoko[redakti | redakti fonton]

Ekde 1890, laŭ la Helgoland-Zanzibaro-kontrakto Ruando estis parto de Germana Orient-Afriko, kvankam nur poste ĝi estis vere regata de Germanio. En 1900 la Blankaj Patroj, afrikmisiistoj, fondis sian unuan misiejon en Ruando.

En la jaro 1916 la regiono estis preskaŭ sen rezistanco okupita de belgaj kaj britaj trupoj.

Post la unua mondmilito Ruando iĝis belga kaj pro tio la oficiala lingvo ĝis nun estas la franca.

En 1933 la belga koloniadministracio enkondukis rasan klasifikadon por identigiloj.

Ekde 1946 Ruando estis trustregiono de la Unuiĝintaj Nacioj.

En 1959 okazas la detronigo de la reĝo tucia Kigeri la 5-a kaj la neniigo de privilegioj de tucioj. La plimulta hutua loĝantaro akuzas ilin pri subiĝo antaŭ la blanka koloniismo.

Postkoloniisma epoko[redakti | redakti fonton]

En 1960 hutua partio, Parmehutu, gajnis la unuan komunumajn balotojn. Post tio okazis la "puĉo de Gitarama": ĉiuj urbestroj kaj komunumestraroj estis invititaj al konferenco en Gitarama. Nur malmultaj antaŭsciis, ke temis pri fondo de nova portempa konstitucio. Oni elektis portempajn parlamenton kaj prezidenton. Al tio sekvis la proklamo de la respubliko Ruando far la Parmehutu-registaro en januaro 1961.

La konflikto inter la triboj Hutuoj kaj Tucioj plurfoje riveliĝadis en masakroj kaj ekziloj post tio, kiam en 1960 Belgio forigis sian kolonian potencon el la lando. 160.000 tucioj forlasas Ruandon. Komence de la 1990-aj jaroj en la ekzilejo en Ugando formiĝis ĉefe el Tucioj la Ruanda Patriota Fronto (RPF), kiu celis revenigon de ĉiuj fuĝintoj kaj transprenon de la potenco. Pluraj provoj invadi la landon komence estis sensukcesaj kaj nur demonstris konstante pligrandiĝantan militan prepariĝon de la ribelantoj.

La Unuiĝintaj Nacioj, malkontentaj pro la foriro de la belgoj, reagis en marto 1961: post la dekok-monata transiro de koloniisma al nova represiva sistemo ekzistis danĝero por la tucia malplimulto. La situacio estis sufiĉe maltrankviliga.

La 25-an de septembro 1961 okazis parlamentbalotoj, kiujn gajnis la Parmehutu-partio per 77,7% de la voĉoj. En oktobro estis elektita Grégoire Kayibanda kiel prezidento. La 1-an de julio 1961 Ruando oficiale sendependiĝis. Tiam jam vivis 350.000 ruandanoj, ĉefe tucioj, eksterlande.

La atenco kaj la amasmortigado[redakti | redakti fonton]

La eksplodo de la milito en Ruando venis post kiam la 6a de aprilo de 1994 la hutuaj radikaluloj murdis la tiaman prezidenton Juvanal Habjarimana, ankaŭ hutuo, kiam tiu veturis per aviadilo. Tiaj radikaluloj intencis haltigi la pacnegocadon de tiu hutua prezidento kun la tucia gerilo, kion apogis la internacia komunumo; tiu negocado estis finonta per registaro de nacia unuiĝo kun reprezentantoj de ambaŭ etnoj. Dum la atenco mortis ankaŭ la prezidento de Burundo Cipriano Ntajamira.

Ĉirkaŭ la preciza faligo de la aviadilo okazis terurigaj radikampanjoj de Hutu Power (Hutua Povo) kiu varmigis la animojn de la kontraŭaj hutuoj kaj tucioj. Post tio la hutuoj kulpigis la tuciojn pri tiu murdo kaj komencis amasmortigadon kiu kaŭzis la mortojn de ĉirkaŭ 800.000 tutcioj kaj hutuoj dum malpli da 100 tagoj.

En 2006 francia komisiono konkludis ke la kulpulo de la atenco estis la tucio Paul Kagame, kiu estis la tiama ruanda prezidento. Tio rompigis la rilatojn inter la ruanda registaro kaj la franca ekskoloniiganta kaj senkoloniiginta lando. Ŝajne Francio armiligis la hutuojn kontraŭ la tuciojn.

En 2010 sendependa komisiono (komponita de ruandanoj kaj brutoj) fintrovis la verajn kulpulojn, inter ili la kolonelon Teoneste Bagasora, kiel estro de la operaco kaj la veran fakton ke la aviadilo estis faligita de du misiloj lanĉitaj el la militbazo de la ĉefurbo Kigali, sub kontrolo de la ruanda armeo.[2]

Kronologio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la masakro, kelkaj hutu-komercistoj aĉetis milojn da maĉetoj el Ĉinio ($0,90/Peco), kiuj estis malmultekostaj murdiloj.

Centtaga mortigo[redakti | redakti fonton]

Viktimaj kranioj kiu montras violentajn indikaĵojn

Dum tri monatoj (de aprilo ĝis julio) la Radio Télévision des Mille Collines kuraĝigis tagon post tago, horon post horo la genocidon, citante nome la tuciojn ankoraŭ ne mortigitaj en tiu aŭ tiu ĉi loko. La masakroj atingis hororpintojn.

Simplaj ŝtatanoj estis implikitaj en la masakroj. Multaj tucioj estis mortigitaj de siaj propraj najbaroj. Kiel mortigilojn oni ofte uzis tranĉilojn (maĉetojn). Oni vaste praktikis marĉandi la morton kun siaj viktimoj: mortpafo en la kapon kostis 30 dolarojn, senpage oni mortigis per maĉetoj. La plej kruelaj estis la mortigoj en la lokoj de portempa kolektiĝo de rifuĝintoj: en lernejoj, preĝejoj, k.s.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Kampadejoj por rifuĝintoj el Ruando ĉe kio estas nun la oriento de la Demokratia Respubliko Kongo post la Genocido de Ruando.

La nombro de fuĝintoj al la najbaraj landoj estis ĉirkaŭ 2 milionoj; la plejmulto fuĝis al Kongo. Ekestis epidemioj en la tendarejoj, nur pro ĥolero mortis aliaj 40.000 homoj. La fuĝintoj estis varbitaj de la tiama registaro por nova renverso. La milito en Ruando kaŭzis ankaŭ la internajn militojn en Burundio kaj Kongo.

Laŭ decido de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, oni starigis internacian kortumon por Ruando (ICTR), kiu instruas je plej alta politika nivelo ekde 1995 el Arusha, Tanzanio, la aferon kaj jam kondamnis kelkajn kulpintojn. Sed la tasko de tiu tribunalo estas nur kondamni la planintojn de la genocido. Por procesoj kontraŭ centmiloj da simplaj ŝtatanoj, Ruando starigis en 1999 tradiciajn vilaĝkortumojn, nomataj Gacaca-tribunaloj.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1994 - Rekviemo por Ruando - reĝisoro: Ulrich Harbecke
  • 1995 - Dokumenta filmo 52': Rwanda, How History can lead to genocide (Ruando, kiel historio povas gvidi al genocido)
  • 2004 - Hotel Ruanda - reĝisoro: Terry George, aktoris Don Cheadle, Sophie Okonedo kaj Nick Nolte.
  • 2004 - Shake Hands with the Devil – The Journey of Roméo Dallaire (Donu manon al Diablo—La vojaĝo de Romeo Dallaire) - reĝisoro: Peter Raymont, aktoris Roméo Dallaire
  • 2005 - Shooting Dogs (Pafante hundojn) - reĝisoro: Michael Caton-Jones
  • 2005 - Sometimes in April (Iam en Aprilo) - reĝisoro: Raoul Peck
  • 2006 - A Sunday in Kigali (Dimanĉo en Kigalo) - reĝisoro: Robert Favreau

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La kvanto de viktimoj ege varias laŭ literaturaj fontoj kaj raportoj. Plej oftas la indikoj pri ĉ. 800.000 ĝis 1.000.000. Foje oni indikas eĉ pli ol unu milionon da viktimoj.
  2. “El detonante de un genocidio. Una comisión independiente concluye que los radicales hutus aesinaron al presidente ruandés para forzar la guerra” (Sendependa komisiono konkludas ke la hutuaj radikaluloj murdis la ruandan prezidenton por kaŭzi la militon); El País, 12a de januaro de 2010.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.