El Vikipedio
Ruando (aŭ prefere: Rŭando) estas lando en Centra Afriko.
- Landkodo: RW.
- E-nomo: ruanda respubliko.
- Nacia nomo: Republika y'u Rwanda (rn), République Rwandaise (fr).
- Areo: 26.338 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto Paul Kagame.
- Ĉefurbo: Kigalo (400 mil).
- Loĝantaro: 8 mln (1998), plejmulte hutuoj, loĝas ankaŭ tucioj.
- Ŝtatlingvo: ruanda kaj franca.
- Kredantoj: katolikoj.
- Pokapa GNP: 180 $.
- Eksporto: kafo, teo, plumbo.
- Historio: dum longa tempo la landon regis tucioj. De 1962, kiam estis deklarita sendependeco de Ruando, la ŝtatpotencon prenis hutuoj, al kio sekvis subpremo de la tucioj. De 1994 komencis interna milito kaj la Ruanda genocido.
- Esperanto-movado: Ruanda esperantisto
[redakti] Ekstera politiko
Ruando apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano. En novembro 2009 la lando membriĝis en Komunumo de Nacioj, kvankam Ruando neniam estis brita kolonio kaj ne havas konstitucian ligon kun Britio.[1] Antaŭ fortaj politikaj rilatoj kun Francio malpliboniĝis post kiam franca juĝisto akuzis la prezidenton Paul Kagame en la ruanda genocido. La ruanda registaro siaflanke deklaris, ke Francio subtenis la armitajn fortojn kiuj poste instigis la genocidon.[1]
[redakti] Eksteraj ligiloj
http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/geos/rw.html
http://www.globalissues.org/Geopolitics/Africa/Rwanda.asp
http://allafrica.com/rwanda
http://www.gov.rw