Ruando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruanda respubliko
Repubulika yu Rwanda

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Rwanda Nziza
Nacia devizo: Ubumwe, Umurimo, Gukunda Igihugu
(unueco, laboro, patrieco)
respublikosuverena ŝtatolando sen maralirolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kigalo
Oficiala(j) lingvo(j) ruanda
angla
franca
Uzata(j) lingvo(j) angla lingvo, franca lingvo, ruanda lingvo
Plej ofta(j) religio(j) katoliko (56,5%)
protestanto (37,1%)
Areo 26 338 km²
- % de akvo 5,3 %
Loĝantaro 11 055 976 (2010) (2022)
Loĝdenso 419,77 loĝ./km²
Loĝantoj plejmulte hutuoj
loĝas ankaŭ tucioj
Horzono +2
Interreta domajno rw
Landokodo RW
Telefona kodo +250
Plej alta punkto Mount Karisimbi
Plej malalta punkto Ruzizi
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro prezidanto Paul Kagame
Ĉefministro Édouard Ngirente
Sendependiĝo disde Belgio 1a julio 1962
Ekonomio
Valuto Ruanda franko (RWF)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Ruanda esperantisto
vdr


Ruando[1] estas lando en Centra Afriko.

Historio

La atenco kaj la amasmortigado

Dum longa tempo la landon regis tucioj. De 1962, kiam estis deklarita sendependeco de Ruando, la ŝtatpotencon prenis hutuoj, al kio sekvis subpremo de la tucioj. De 1994 komencis interna milito kaj la Ruanda genocido.

La eksplodo de la milito en Ruando venis post kiam la 6a de aprilo de 1994 la hutuaj radikaluloj murdis la tiaman prezidenton Juvanal Habjarimana, ankaŭ hutuo, kiam tiu veturis per aviadilo. Tiaj radikaluloj intencis haltigi la pacnegocadon de tiu hutua prezidento kun la tucia gerilo, kion apogis la internacia komunumo; tiu negocado estis finonta per registaro de nacia unuiĝo kun reprezentantoj de ambaŭ etnoj. Dum la atenco mortis ankaŭ la prezidento de Burundo Cipriano Ntajamira.

Ĉirkaŭ la preciza faligo de la aviadilo okazis terurigaj radikampanjoj de Hutu Power (Hutua Povo) kiu varmigis la animojn de la kontraŭaj hutuoj kaj tucioj. Post tio la hutuoj kulpigis la tuciojn pri tiu murdo kaj komencis amasmortigadon kiu kaŭzis la mortojn de ĉirkaŭ 800.000 tutcioj kaj hutuoj dum malpli da 100 tagoj.

En 2006 francia komisiono konkludis ke la kulpulo de la atenco estis la tucio Paul Kagame, kiu estis la tiama ruanda prezidento. Tio rompigis la rilatojn inter la ruanda registaro kaj la franca ekskoloniiganta kaj senkoloniiginta lando. Ŝajne Francio armiligis la hutuojn kontraŭ la tuciojn.

En 2010 sendependa komisiono (komponita de ruandanoj kaj brutoj) fintrovis la verajn kulpulojn, inter ili la kolonelon Teoneste Bagasora, kiel estro de la operaco kaj la veran fakton ke la aviadilo estis faligita de du misiloj lanĉitaj el la militbazo de la ĉefurbo Kigali, sub kontrolo de la ruanda armeo. [2]

Politiko

Ekstera politiko

Ruando apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano. En novembro 2009 la lando membriĝis en Komunumo de Nacioj, kvankam Ruando neniam estis brita kolonio kaj ne havas konstitucian ligon kun Britio.[3] Antaŭ fortaj politikaj rilatoj kun Francio malpliboniĝis post kiam franca juĝisto akuzis la prezidenton Paul Kagame en la ruanda genocido. La ruanda registaro siaflanke deklaris, ke Francio subtenis la armitajn fortojn kiuj poste instigis la genocidon.[3]

  • Eksporto: kafo, teo, plumbo
  • Pokapa GNP: 180 $

Notoj

  1. kutime en Esperanto la duonvokalo "w" fariĝas "v", do Ruando devus esti Rvando, kiel Urugvajo, Vaŝintono, svahila, ktp!.
  2. “El detonante de un genocidio. Una comisión independiente concluye que los radicales hutus aesinaron al presidente ruandés para forzar la guerra” (Sendependa komisiono konkludas ke la hutuaj radikaluloj murdis la ruandan prezidenton por kaŭzi la militon); El País, 12a de januaro de 2010.
  3. 3,0 3,1 Ruando iĝas membro de Commonwealth of Nations esperante



Eksteraj ligiloj

greke http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/geos/rw.html greke http://www.globalissues.org/Geopolitics/Africa/Rwanda.asp greke http://allafrica.com/rwanda greke http://www.gov.rw

Referencoj