Rubamaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
253 Matildo, asteroido suspektita esti parte rubamaso

Rubamaso, en astronomio estas nomo de kosma korpo ne monolita sed konsistanta el multenombraj diversgrandaj eroj da ŝtono (aŭ alia solida materialo) arigitaj pro gravito. La rubamasoj havas malgrandan denson ĉar estas grandaj kavaĵoj inter la rompaĵoj kiuj konsistas ilin.

Rubamaso formiĝas kiam asteroidosatelito (eble prae monolita) estas frakasita pro kolizio, kaj kiam la rompaĵoj refalas unu sur la aliajn pro gravito. Tiu reformiĝo povas necesi de pluraj horoj al pluraj semajnoj.

Aliamaniere, malgrandaj satelitoj de Saturno povas formiĝi pro plidensiĝo de glaciaj eroj el la ringoj[1].

Iuj asteroidoj estis suspektitaj esti rubamasoj kiam oni mezuris iliajn densojn : oni foje trovis densojn tre malpli granda ol tiu de meteoroido (kiuj, en pluraj okazoj, estis demonstritaj esti eroj da asteroidoj). Ekzemple, 253 Matildo, kies maso, determinita okaze de la misio NEAR Shoemaker, estas tro malgranda rilate al la observita volumeno, eĉ se la asteroido entenus glacion sub maldika roka tavolo ; krome, la frapoj kiuj kreis la grandajn alfrapaj krateroj estus frakasintaj rigidan korpon.

Tamen, la unua neambigua fotografiita rubamaso estas 25143 Itokaŭa, kiu montras nenian krateron[2] kaj estas preskaŭ sendube amasiĝo da rompaĵoj.[3]

Montriĝis, ke la asteroido 433 Eroso, ĉefa celo de NEAR Shoemaker estas distranĉita de fendoj, sed alimaniere solida. Aliaj asteroidoj (en kiuj eble 25143 Itokaŭa) aperas esti kontaktaj duopoj, tie estas du grandaj korpoj intertuŝantaj kun aŭ sen ŝtopado far de rompaĵoj ĉe la tuŝloko.

Pro la malgranda gravito de la asteroidoj, vastaj malplenoj povas ekzisti ene de ili. Malgraŭ maldika tavolo da regolito, la frotado inter eroj kapablas malhelpi ilin fali en la kavojn por ŝtopi ilin.

Ĉiuj grandaj astroidoj (2 Pallas, 4 Vesta 10 Hygiea 704 Interamnia) kaj la nanoplanedo Cereso estas kompaktaj objektoj sen grandaj malplenaĵoj, kaj neniam estis dispecigitaj. Ili estas sufiĉe mashavaj por ke eĉ se ili estus frakasitaj, la malplenoj reŝtopiĝus pro gravito. 4 Vesta resistis je grandega alfrapo kaj montras signojn de intera diferenciĝinta struktoro en la kratero kiuj certigas, ke ĝi ne estas rubamaso.

Tamen, la granda asteroido 52 Europa (362 × 302 × 252 km) havas malgrandan denson : ĝi estis verŝajne dispecigita pro perfortaj alfrapoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]