Rubekola pronelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rubekola pronelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Proneledoj Prunellidae
Genro: Prunella
Specio: 'P. rubeculoides'
Prunella rubeculoides
(Moore, 1854)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Rubekola pronelo (Prunella rubeculoides) estas malgranda paserina birdo de la familio de Proneledoj kaj ties ununura genro Prunella, kiu troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato, Nepalo kaj Pakistano kaj pli precize laŭ regionoj en Himalajo (el Baltistano kaj Ladaĥo orienten al Butano) kaj en sudokcidenta kaj centra Ĉinio (suda kaj sudorienta Ksizango orienten al nordorienta Qinghai, norda Gansuo kaj okcidenta Siĉuano).

Ŝajne ne estas proksima parenceco ene de la genro. Malmulta geografia variado; proponita rasoj muraria (priskribita el nordokcidenta Kaŝmiro), fusca (el centra Ksizango, en sudokcidenta Ĉinio) kaj beicki (el norda Gansuo, en nordacentra Ĉinio) montras malmultan diferencojn el populacioj de aliaj teritorioj. Kaj pro tio traktata ankaŭ kiel monotipa.

Ĝi havas, kiel la samgenra Pronelo, (kun bruna nuanco en orelareo) tre grizajn kapon kaj kolon, sed malkiel tiu, la Rubekola pronelo havas tre markatan kaj kontrastan brikruĝan bruston, kio iel similigas ĝin al la RuĝgorĝuloRubekolo kaj de tio devenas la nomo en Esperanto kaj en la latina scienca nomo rubeculoides. Tiu ruĝa areo kontrastas ankaŭ kun la tre blanka ventro kiu havas ankaŭ en flankoj brunajn makulecon kaj nuancon. La dorso estas bruna kun tre markata nigreca strieco. La flugiloj montras malfacile videblan supran blankan strion kaj pli videblan centran blankan strion; la flugilplumoj estas nigrecaj kun brunaj bordoj. La kruroj estas ruĝecaj. La beko nigreca, mallonga kaj pintakra, ĉar la specio estas ĉefe insektovora.

Referencoj

Eksteraj ligiloj