Rubenkrona regolo
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
| Regulus calendula (Linnaeus,1766) |
||||||||||||||
Rubenkrona regolo estas tre eta paseroforma birdo de Norda Ameriko. Ĝi estas membro de familio regoledoj kaj apartenas al la malpligrandaj birdoj de paseroforma grupo.
Enhavo |
[redakti] Aspekto
Plenkreskuloj estas olive-griza supren, blanka suben, kun maldika beko kaj kun mallonga vosto. Ili havas blankan zonon sur flugiloj, blanka ringo ĉirkaŭ okulo. La plenkreskaj malinoj havas ruĝan makulon sur la mezo de la korono, kiu estas videbla ĉiam kiam birdo estas maltrankvila.
[redakti] Troviĝo
La birddo loĝas en koniferaj arbaroj tra Kanado, Alasko norde Nov-Anglio kaj okcidenta Usono. Nordaj birdoj migradas al Usono kaj Meksiko. Iuj birdoj estas nemigrataj en okcidento. La populacio de birdo laŭ ne fara kalkulado iom ete kreskas. La teritorio de birdo iras norden, kie la specio estas malpli distrita kaj teritorio ofertas pli de nutrado.
[redakti] Nestado
Ĝi nestas en bonkvalite plekta nesto kiu aspektas kiel taso kaj estas enplektita inter penditaj branĉetoj de arbo. Unu ovmetaĵo povas konsisti eĉ 12 ovojn.
[redakti] Nutrado
Ĝi serĉadas aktive insektojn, insektovojn, araneojn en arboj kaj arbedoj, iam manĝas fruktojn kaj suĉas limfo de arboj. Dum nutrado la birdo povas ankaŭ ŝvebi super branĉoj aŭ iam ekflugi por kaptado insekton dum flugo.
[redakti] Voĉo
La birda voĉo - melodia pepado sufiĉe laŭta. En lokoj de vintrado la voĉo de birdo sonas ordinare kiel trogloda voĉo „jdit" , ofte rripertita kelkfoje en fermitaj tutoj.
[redakti] Referencoj (angle)
- BirdLife International (2004). Regulus calendula. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 12 May 2006.
[redakti] Eksteraj ligiloj
Ruby-crowned Kinglet - Cornell Lab of Ornithology
Ruby-crowned Kinglet Information and Photos - South Dakota Birds and Birding
Ruby-crowned Kinglet Regulus calendula - USGS Patŭent Bird Identification InfoCenter
