Rubikono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rubikono (latine, Rubico; itale, Rubicone) estas malgranda rivero en norda Italio. En romia tempo ĝi fluis en Adriatikon inter Ariminum (Rimini) kaj Caesena (Cesena). La nuntempa identeco de la rivero estas necerta, sed oni kutime kredas, ĝi estas la Pisciatello en ĝiaj altaj partoj kaj la Fiumicino al maro.

Romia leĝo malpermesis al generaloj transiri ĝin kun armeo. Oni konsideris la riveron indiki la limon inter la romia provinco Cisalpa Gaŭlio kaj centra Romio; do la leĝo protektis respublikon kontraŭ interna milita minaco.

Kiam Julio Cezaro transiris la riveron 10-an de januaro, 49 a.K., postkurante Pompeon, li rompis la leĝon kaj komencis enlandan militon. Tial hodiaŭ "transiri Rubikonon" signifas - akcepti senrevenan decidon.

Fama diraĵo de la romia verkisto Suetonio pri kiam Cezaro transiris la Rubikonon, estas: Alea jacta est. (la ĵetkubo estas ĵetita)

Antaŭ la publikigo de la Unua Libro, Zamenhof diris, ke li staras "antaŭ Rubikono".

Supozita loko de Rubikono