Rubuso (genro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Rubuso
arbusta rubuso
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Rosoideae
Genro: Rubuso Rubus
Rubus
L. 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Rubus estas genro el la familio de rozacoj. La genro havas plurajn centojn (eble milojn) da specioj, kies plej konataj kazoj estas rubuso kaj frambo.

Karakteroj de la rubus-specioj estas la fruktoj. Ili estas ŝatata nutraĵo por homo kaj besto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Rubus-specioj estas ofte grimpantaj aŭ rampantaj, malofte starantaj arbustoj aŭ malofte multjaraj herboj, do staŭdoj, ĉe multaj partoj, antaŭ ĉio ĉe la tigoj kun dornoj. La plej multaj estas foliofalaj, nur malmultaj specioj estas ĉiamverdaj. La alternantaj, petiolhavaj folioj estas plume kunmetaj, mane kvazaŭdividaj piedformaj aŭ simplaj. Se simplaj, tiam ili estas lobaj. La petioloj havas ĉe la bazo foliingon.

La diversmaniere konstruitaj infloreskoj estas finstarantaj, fermataj, disbranĉigataj, kaj malofte unuopaj. Plej ofte 5-petalaj floroj estas duseksaj; nur maloftege unuseksaj kaj dioikaj. La receptaklo estas tas- ĝis subtasforma. La simplaj, rande labaj, verdaj sepaloj situas skvamece unu super la alia. La ofte kvin, malofte pli aŭ mankantaj petaloj staras liberaj; iliaj koloroj estas blanka, rozeca kaj ruĝa.

La maldikaj filamentoj preskaŭ ĉiam estas multnombraj, same la nekunkreskintaj fadenformaj, glataj aŭ harecaj pistiloj, kiuj sidas sur ringforma altejo, la tiel nomata hipantiumo. La ofte multaj liberaj karpeloj sidas sur konveksa florbazo. La stigmo estas multkapa aŭ bifida. De la du ovoloj ofte nur unu evoluiĝas.

La fruktoj de la planto ĝenerale estas nomataj beroj, sed vere estas plurobla drupo. La ekstera haŭto de la unuopaj drupoj (nome la eksokarpo) estas nigra, ruĝa, oranĝkolora, flava au blanka. La fruktkarno aŭ mezokarpo estas karnoza (sukplena) kaj la kerno aŭ endokarpo malmola (ŝtoneca). La unuopaj drupoj estas kunaj. Malofte ili estas tiel lozaj, ke ili unuopiĝas en matura stato. La semoj havas semŝelon kaj nur malmulte da endospermo.

La kromozonnombro estas 2n=14 aŭ oblo de tio ĝis maksimume 2n=98.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La genro disvastigas preskaŭ tutmonde. Ĝi kreskiĝas origine sur malfermitaj areoj rande de arbaroj. Kelkloke rubus-specioj iĝis invadaj plantoj.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La genro estas metita tradicie en la sufamilio Rosoideae de la tribo „Potentilleae„.[1] D. Potter k.a. ordigis ĝin en 2007 ĉe la novordigo de la familio rozacoj“ al la nova supertribo ’’’Rosodae’’’.[2]

La genro mem estas dividita de W.O. Focke en 1888 en tri subgenroj: rubuso (Rubus), Malachobatus kaj Idaeobatus, krome kelkaj monotipaj specioj. Sen la specioj de la subgenro Rubus la genro havas ĉirkaŭ 250 speciojn. Superrigardo super la nomdona vera rubuso (Rubus fruticosus agg.) kaj (Rubus corylifolius agg.) estas komplika.[3]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La genronomo Rubus estas la malnova latina esprimo por nigra rubuso. Verŝajne la nomo venas de hind-ĝermana vortoradiko *reub- (ŝiri) en la senco de „arbusto, ĉe kiu oni sin ŝirvundiĝas“. Eblas ankaŭ la ke la nomo venas de la latina ruber (ruĝa) [4]

Specioj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Bero de kamemoro ankoraŭ nematuriĝinta.
latina nomo esperanta nomo
Rubus allegheniensis alegona rubuso
Rubus arcticus arkta rubuso
Rubus strigosus amerika ruĝa rubuso
Rubus armeniacus amena rubuso
Rubus caesius  ?
Rubus chamaemorus kamemoro
Rubus corylifolius avena rubuso
Rubus fruticosus arbusta rubuso
Rubus geoides  ?
Rubus glaucus  ?
Rubus gunnianus  ?
Rubus idaeus frambo
'Rubus illecebrosus fraga frambo
Rubus laciniatus  ?
Rubus leucodermis oregona frambo
Rubus loganobaccus loganbero
Rubus nepalensis nepala frambo
Rubus nessensis  ?
Rubus nivalis  ?
Rubus odoratus  ?
Rubus Rubus pentalobus  ?
Rubus phoenicolasius japana vinbero
Rubus saxatilis ŝtonbero
Rubus setchuenensis  ?
Rubus spectabilis  ?
Rubus ulmifolius  ?

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • C. Kalkman: Rosaceae. en: BibISBN 3540065121 paĝoj 369-370.
  • Lu Lingdi (Lu Ling-ti), David E. Boufford: Rubus. In: Flora of China, Bd. 9, S. 195, Online
  1. BibISBN 9783854741879
  2. D. Potter, T. Eriksson, R. C. Evans, S. Oh, J. E. E. Smedmark, D. R. Morgan, M. Kerr, K. R. Robertson, M. Arsenault, T. A. Dickinson, C. S. Campbell: Phylogeny and classification of Rosaceae. In: Plant Systematics and Evolution, Band 266, 2007, S. 5-43. COI:10.1007/s00606-007-0539-9
  3. Heinrich E. Weber, Brombeeren. In: Ökoporträt 39 NVN/BSH, September 2005, PDF rete
  4. Genaust H. 1996: Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen. 3. Aufl. Birkhäuser Verlag, Basel, ISBN 3-7643-2390-6, S. 545. – Vorschau bei der Google-Buchsuche

Retligiloj[redakti | redakti fonton]