Ruby (programlingvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ruby (komputillingvo))
Ruby
objektema programlingvo • funkcia programlingvo • multparadigma programlingvo • ordonema programlingvo • interpretata programlingvolibera programaroprogramlingvo
Paradigmo(j): funkcia programado • ordonema programadoobjektema programado • reflektado
Aperis en: 1995
Aŭtoro(j): Matsumoto Yukihiro
Aktuala versio: 3.3.0
Tipa sistemo: anas-tipado, dinamika tipigo, forta tipsistemo
Kreita sub la influo de: Ada, Dylan, Perl, Python, Smalltalk, C++, CLU, Eiffel, LISP, BASIC, Lua, Emacs
Retejo: https://www.ruby-lang.org/
vdr

Ruby estas objektema, interpretata komputillingvo kun klara sintakso. Ĝi fontas el Perl, Smalltalk, Python, Lisp kaj CLU, tamen de Perl estas la plej granda influo.

Komputillingvaj ecoj de Ruby:

Ruby estas tute objektema: ĉiu ero de datumo estas objekto, eĉ bazaj datumtipoj. Ĉiu funkcio estas metodo. Ĉi tio estas simila al Smalltalk, sed ne al Java kaj Python. Kun kelkaj esceptoj, ĉiu nomo (variablo) en programo de Ruby tenas referencon al objekto, ne la objekton mem.

Matsumoto Yukihiro - la ĉefverkisto de Ruby.
Specimeno da kodo

La lingvo estis kreita fare de Matsumoto Yukihiro je la 24a de februaro 1993. La nuntempa stabilaj versioj estas 1.9.3 kaj 2.0.0 (18a de marto 2013). Rimarku, ke la nomo ne estas akronimo, sed estas fakte vortludo je Perl. Laŭ la aŭtoro, li formis Ruby sekvante la "principon de la plej malgranda surprizo", kio signifas, ke la lingvo malhavu faligilojn kaj nekoheraĵojn, kiuj ĝenas en aliaj lingvoj.

Jen estas ekzemplo de kodo en Ruby:

   # Iteracias tri fojojn la jenan kodoblokon.
   3.times {
      # Anstataŭigas ' ' per ', ', aldonas "!" kaj printas la rezulton
      puts('Saluton mondo').gsub(' ', ', ') + '!'
   }

kaj la rezulto:

Saluton, mondo!
Saluton, mondo!
Saluton, mondo!

Ruby kaj programado por Interreto[redakti | redakti fonton]

Por facile krei programojn por Intterreto oni uzas specialan MVR-modjularon por Ruby, kiu nomiĝas Ruby on Rails (esperante: Rubeno sur Reloj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]