Rudi Völler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudi Völler
trejnisto de futbalo
trejnisto de futbalo
Persona informo
Naskonomo Rudolf Völler
Naskiĝo la  13-an de aprilo 1960(nun 1960-04-13) (64‑jara)
en Hanau, Germanio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infano Marco Völler
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto • sports official
vdr

Rudi Völler estas germana eksfutbalisto kaj trejnisto. Li naskiĝis la  13-an de aprilo 1960(nun 1960-04-13) en Hanau (Hesio), do nun estas 64-jara. Inter la jaroj 2000 kaj 2004 li estis trejnisto kaj teamestro de la Germana nacia teamo de futbalo. Nun li laboras kiel sporta direktoro de la unua vira teamo de la futbala klubo Bayer 04 Leverkusen, kiu ludas en la unua nacia ligo de futbalo en Germanio.

Dum sia sportiste aktiva tempo, la junulo unuafoje ludis en la profesia vira teamo de la klubo Kickers Offenbach en 1977, kiel 17-jarulo, kaj post 3 jaroj vokiĝis al la klubo TSV 1860 München en la unua nacia ligo de futbalo. Ekde 1982 li ludis en la unua vira teamo de la klubo Werder Bremen kaj samjare ankaŭ debutis en la germana nacia teamo de futbalo. Trifoje dum la sekvaj kvin jaroj la teamo de Werder Bremen kun li atingis la duan pozicion en la unua nacia ligo. En 1987 sekvis engaĝiĝo en la itala futbala klubo Asocio Sporta de Romo ("AS Romo"). Per tiu teamo li en 1991 atingis la nacian pokalon pri futbalo (itale Coppa Italia), kaj en 1992 gajnis en la UEFA-turniro Pokalo de Pokalvenkintoj (angle Cup Winners' Cup).

junie 2009 inter junaj adorantoj

Somere de tiu jaro, li engagiĝis en la teamo de la klubo Olympique de Marseille kaj per tiu klubo en 1993 gajnis la pokalon de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA. En 1994 li revenis al Germanio, ĝis 1996 ankoraŭ sportis aktive por la klubo Bayer 04 Leverkusen, kaj sekve iĝis la sporta direktisto de la klubo (laŭ la stato de 2009 en kontrakto valida ĝis 2012).

En la germana nacia teamo de futbalo li aktive sportis ĝis 1994, kaj en 1990 kun teamo kun li iĝis monda ĉampiono de futbalo. Inter la jaroj 2000 kaj 2004 li estis trejnisto kaj teamestro de la nacia teamo, kiu dum tiu tempo en 2002 atingis la duan pozicion en la Futbala Mondpokalo 2002.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Rudi Völler en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)