Rudolf Andorka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rudolf ANDORKA, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Andorka Rudolf estis hungara sociologo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio.

Rudolf Andorka naskiĝis la 30-an de aprilo 1931 en Budapeŝto. Li mortis la 30-an de junio 1997 en Budapeŝto.

Biografio

Rudolf Andorka ekfrekventis vesperan universitaton (tage li laboris) en Budapeŝto, sed en 1951 lia tuta familio deportiĝis al fora vilaĝo. Post la soldataj jaroj li laboris en diversaj laborejoj. En 1956 li daŭris la lernadon en la universitato, sed li partoprenis en la revolucio, tial li ricevis prizonon. Fine en 1963 li finis la universitaton kaj li iĝis juristo. Unue li havis postenon en biblioteko, poste li longe laboris en Statistika Oficejo, kie li faris sociologiajn laborojn. En 1984 li ekinstruis en la universitato baldaŭe havanta altan rangon, sed li havis postenon ankaŭ en Luterana preĝejo (Belváros). Li ricevis francan Honoran Legion en 1997, pli frue 2 hungarajn premiojn.

Verkaro (elekto)

  • A budapesti nyugdíjasok helyzete és problémái (Vivkondiĉoj kaj problemoj de la pensiuloj en Budapeŝto) 1965
  • Alkoholizmus (Alkoholismo) 1968
  • Determinants of Fertility of Advanced Societies 1978
  • Bevezetés a szociológiába (Enkonduko al la sociologio) 1986, lasta eldono en 2006
  • Gyermek, család, történelem (Infano, familio, historio,) 2001

Fontoj