Rudolf Baumbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La poeto (antaŭ 1888).
Baumbach-monumento antaŭ la Ĉasdomo Gabelbach.
Loĝdomo en Meiningen, hodiaŭ muzeo.
Kanto de Baumbach sur komerca reklampoŝtkarto.

Rudolf BAUMBACH (naskiĝinta la 28-an de septembro 1840 en Kranichfeld, mortinta la 21-an de septembro 1905 en Meiningen) estis sukcesega germana verkisto.

Vivo

Baumbach pasigis siajn junajn jarojn en Meiningen kaj studis de 1860-64 naturajn sciencojn en Leipzig, Würzburg kaj Heidelberg. En la 1864-a jaro li doktoriĝis. Post kiam li rezignis pri la ideo habilitiĝi li fariĝis instruisto en Graz kaj Brno kaj iĝis en 1868 privata edukisto en la domo Afenduli en Gorizia. Kun tiu familio li transloĝiĝis Trieston kie li ekde 1881 vivis kiel liberprofesia verkisto.

Reveninte en 1885 al Meiningen li ricevis en 1888 la honoran titolon de Kortega konstilisto.

Verkista kariero

En Triesto amikoj persvuadis lin je la eldonado de "Enzian", organo de emuloj de la Alpoj. Tiel komenciĝis lia verkista kariero. La unua granda sukceso iĝis Zlatorog, versa epopeo pri legendo el la slovenaj Alpoj. Dum la 1980-aj jaroj li estis - kun Joseph Victor von Scheffel kaj Julius Wolff - la plej populara germana poeto. Kelkaj liaj kantoj ĝis hodiaŭ kantatis. La skolo de Scheffel ebligis al li ekflorigi sian supraĵan sed plaĉan talenton: stilon freŝan kaj studentan kaj la arton fari facile memoreblajn versojn. En la literatura historio tia stilo nomatas Butzenscheibenlyrik (laŭvorte: liriko de botelfunda vitro).

Verkoj

Versepopeoj

  • Zlatorog (1876)
  • Frau Holde (1880)
  • Horand und Hilde (1881)
  • Der Pathe des Todes (1884)
  • Kaiser Max und seine Jäger (1888)

Romanoj, rakontoj, fabeloj

  • Trug-Gold (1878; gazete publikigite jam en 1876 sub la titolo Die Goldmacher)
  • Trug-Gold : Erzählung aus dem siebzehnten Jahrhundert. Goldschmidt, Berlin 1887 Surreta eldono.
  • Sommermärchen (1881)
  • Abenteuer und Schwänke (1883)
  • Erzählungen und Märchen (1885)
  • Es war einmal (1889)
  • Neue Märchen (1892)
  • Aus der Jugendzeit (1893; kvar noveloj el la 1870-aj jaroj)

Kantoj

  • Der Wagen rollt (1879) (poemo), poste (1922) muzikigita fare de Heinz Höhne kiel Hoch auf dem gelben Wagen
  • Schwört bei dieser blanken Wehre (1879)

Antologioj kantaj kaj poemaj

  • Lieder eines fahrenden Gesellen (1878)
  • Spielmannslieder (1881)
  • Mein Frühjahr (1882)
  • Von der Landstraße (1882)

Literaturo

  • Harald Lönnecker: Schrieb ein Corpsstudent das Burschenschafterlied? En: Einst und Jetzt Jahrbuch des Vereins für corpsstudentische Geschichtsforschung, volumo 51 (2006), p. 129-146

Eksteraj ligiloj