Rudolf Burda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Burda
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1902 (1902-04-09)
en Plzeň
Morto 11-an de februaro 1968 (1968-02-11) (65-jaraĝa)
en Plzeň
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Rudolf Burda kun siaj lernantoj

Rudolf Burda (naskiĝis la 9-an de aprilo 1902 en Plzeň - mortis la 11-an de februaro 1968 en Plzeň) estis ĉeĥa esperantisto.

Li laboris en Pilzeno, fariĝis komitatano de EAĈSR kaj kiam la organizo estis en 1952 likvidita fare de komunistoj dum la tiama malvarma milito (la rusa devis esti internacia lingvo de laboristaro), li - por iel kompensi la mankon de organizaĵo kaj de informa agado en Ĉeĥoslovakio - energie eklaboris en Pilzeno por utiligi Esperanton. Lia multobligita inform-organo La Pacdefendanto (59 n-roj, 1952-1956), antaŭulo de la internacia gazeto Paco de MEM, faris netakseblan servon ne nur en la eldonlando. Sendata en la mondon ĝi baldaŭ helpis revivigi per siaj alvokoj, informoj kaj sugestoj la movadojn en USSR kaj en aliaj socialismaj landoj.

R. Burda, oferinte multe da laboro kaj propra mono, organizis helpon de ĉeĥoslovakaj esperantistoj al familioj de arestitaj japanaj pacbatalantoj (1950-1951).

Li estis la unua prezidanto de Mondpaca Esperantista Movado.

Koncentrejano ĝenata de StB.