Rudolf Fabinyi (kemiisto)
Rudolf Fabinyi [fabinji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Fabinyi Rudolf estis hungara kemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1915).
Rudolf Fabinyi [1] naskiĝis la 30-an de majo 1849 en Hungara reĝlando, en Jolsva (nuntempa Jelšava en Slovakio). Li mortis la 7-an de marto 1920 en Budapeŝto.
Biografio
Rudolf Fabinyi frekventis universitaton en Pest (urbo). Li komencis sian karieron loke en la universitato, sed poste helpe de stipendio li esploris en Würzburg, Graz, Heidelberg, Parizo. Hejmenveninta en 1878 li aliĝis al Universitato Kolozsvár, kie li estis katedrestro en 1881, rektoro en 1900. Li fondis la unuan hungarlingvan kemian revuon Vegytani Lapok en 1882. Li okupiĝis ĉefe pri organa kemio kaj farboj.