Rudolf Firkušný

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Firkušný
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1912 (1912-02-11)
en Napajedla
Morto 19-an de julio 1994 (1994-07-19) (82-jaraĝa)
en Staatsburg
Tombo Centra Tombejo en Brno
Lingvoj ĉeĥaangla
Ŝtataneco UsonoĈeĥoslovakio
Alma mater Praga konservatorio • Brno Conservatory • Gymnázium a Obchodní akademie Bučovice
Familio
Frat(in)o Leoš Firkušný
Okupo
Okupo pianistokomponisto
vdr

Rudolf Firkušný (naskiĝis la 11-an de februaro 1912 en Napajedla, Moravio – mortis la 19-an de junio 1994 en Staasburg, ŝtato New York, Usono) estis ĉeĥa-usona pianisto. Li famiĝis pro sia eksterordinara muzikemeco, ekspresiva esprimmaniero kaj brila ludotekniko. Lia repertuaro inkluzivis verkojn ekde frua klasikismo ĝis moderno de la 1-a duono de la 20-a jarcento.

Ekde 1948 li vivis en Usono. Post falo de komunismo li volis reveni al sia patrujo kaj ekloĝi en Prago. Ofte li tie koncertis, sed lia intenco ne sukcesis – li mortis subite en julio 1994. Sian renomon li atingis ne nur per unika talento ekde frua infanaĝo, sed ankaŭ per persistemo, ligita kun aparta sento pri stilo kaj strukturo de ĉiu komponaĵo. Kritikistoj konsideras unu el la plej grandaj pianistoj de la 20-a jarcento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jam ekde sia kvina jaraĝo li lernis muzikon ĉeLeoš Janáček kaj ĉe Josef Suk. Jam kiel 8jara li komencis publike koncerti kaj kiel 11jara li prezentis Koncerton D maĵor de Mozart kun pragaj filharmonianoj. Ekde 1926 li komencis koncerti en tuta Eŭropo - precipe en Aŭstrio, Francio, Italio, Germanio kaj Britio. Samtempe li studis en konservatorio en Brno kaj dank‘ al stipendio persone atribuita al li de la prezidento Tomáš Garrigue Masaryk li povis studi ankaŭ en Parizo (kie li i.a. kontaiĝis kaj amikiĝis kun Bohuslav Martinů) kaj Berlino. Kun la ĉeĥa publiko li adiauis per koncerto kun Ĉeĥa filharmonio direktata de Rafael Kubelík la 3-an de marto 1939. Poste li elmigris, unue al Francio kaj post ĝia okupacio en 1940 tra Hispanio kaj Lisabono al Novjorko.Sinsekve li ludis kun ĉiuj elstaraj usonaj ensembloj (el Novjorko, Philadelphia, Boston, Chicago, Cleveland, Pittsburgh) kaj dirigentoj (Stokowski, Charles Munch k.a.).

Al sia patrujo li revenis post la milito en 1945 kiel en monde plej aprezata kaj plej granda ĉeĥa pianisto de ĉiuj tempoj. Kun Rafael Kubelík li triumfis per pianokoncerto de Antonín Dvořák en la 1-a festivalo Praga printempo („Pražské jaro“) en 1946. Post la komunisma puĉo en 1948 li tamen devis denove elekti emigracion al Usono, kie li akiris usonan ŝtatanecon.

Por longaj jaroj li malproksimiĝis al muzika vivo en Ĉeĥoslovakio. Li koncertis ne nur en Usono, sed ankaŭ en okcidenta Europo (inkluzive grandajn koncertojn en Vieno, Salzburg k.a.), enAŭstralio, Japanio, Singapuro, Hongkongo kaj Izraelo. Dum la tempo de politika malstreĉiĝo en la 60-a jaroj li vizitadis sian patrino en la patrujo kaj en 1965 forveturigis el Brno ankaŭ edzinon Taťána, kun li sekce havis du infanojn.

Longjara adiaŭo de la patrujo finiĝis nur post falo de totalisma reĝimo en 1989 -sed tiam Firkušný jam havis 77 jarojn. Tuj en 1990 li partoprenis kun Rafael Kubelík la festivalon Praga printempo, koncertis en Prago, Brno kaj sia naskiĝurbo Napajedla. Samjare li akiris honorajn doktortitolojn ĉe universitatoj en Prago kaj Brno kaj Ordenon de Tomáš Garrigue Masaryk. Dum siaj vojaĝoj al la patrujo li klopodis multflanke helpi – li dediĉis siajn honorariojn al artlernejoj kaj institucioj kaj ĉe Muzikakademio de Janáček en Brno li fondis fonduson por subteni la plej bonajn studentojn de la lernejo. Li volis daure ekloĝi en Prago, sed lia intenco ne plu sukcesis. En sia somerdomo apud Novjorko li mortis la 19-an de julio 1994. Li estas entombigita kune kun sia edzino Taťána en Brno.

Selektita diskografio[redakti | redakti fonton]

  • Ludwig van Beethoven: Sonatas No. 8 in C minor, op. 13 „Pathetique“; No. 14 in C sharp minor, op. 27 „Moonlight“. Capitol
  • Ludwig van Beethoven: Concerto No. 3 in C minor, op. 37. New York Philharmonic, Guido Cantelli. AS Disc
  • Ludwig van Beethoven: Concerto No. 5 in E flat major, op.73. Pittsburgh Symphony Orchestra, William Steinberg. Capitol, Decca
  • Ludwig van Beethoven: Sonata No. 3 in E flat major, op. 12, for violino and piano; Mozart: Sonata in C major K 296 for violino and piano. Erica Morini (violino), Rudolf Firkušný (piano). Decca
  • Ludwig van Beethoven: Sonata No. 8 in G major, op. 30, for violino and piano;
  • Jiří Antonín Benda: Sonata No. 9 (Dusík, Voříšek, Tomášek). VOX Candide
  • Johannes Brahms: Sonatas No. 1 in F minor, op. 120, for viola and piano; No. 2 in E flat, op. 120, for viola and piano. William Primrose (viola), Rudolf Firkušný (piano). Capitol
  • Johannes Brahms: Firkušný plays Brahms. Capitol
  • Johannes Brahms: Sonata No. 3 in D minor, op. 108, for violino and piano. Erica Morini (violino), Rudolf Firkušný (piano). Decca
  • Claude Debussy by Firkušný. Capitol
  • Claude Debussy: Estampes. Sugano Disc 2002.
  • Antonín Dvořák: Koncert pro klavír a orchestr g-moll, op. 33. Ĉeĥa filharmonio, Rafael Kubelík. Multisonic.
  • Antonín Dvořák: Piano Quartets, op. 23 31, and 87, Bagatelles, op. 47. Juilliard Quartet, CBS
  • Fryderyk Chopin: Sonata No. 3 in B minor, op. 58., Nocturno in E flat, Polonaise in C minor, Scherzo in B flat minor, Barcarolle, Waltz in C sharp minor, Nocturno in D flat, Grande valse brillante. Capitol
  • Leoš Janáček: Concertino pro klavír, 2 housle, klarinet, fagot a lesní roh; Capriccio pro klavír a dechový ansámbl. Česká filharmonie, Václav Neumann. Supraphon, (CD).
  • Leoš Janáček: Complete Works for Piano. Bayerische Rundfunk Symphony Orchestra, Rafael Kubelík
  • Bohuslav Martinů: Klavírní koncert č. 2. Česká filharmonie, Jiří Bělohlávek. Supraphon 1990).
  • Bohuslav Martinů: Piano Works. BMG R32C-1176.
  • Wolfgang Amadeus Mozart: Fantasia in C minor K. 475; Sonata in C minor K. 396. Columbia ML 4356.
  • Modest Petrovič Musorgskij: Pictures at an exhibition; Deutsche Gramophon Gesellschaft
  • Maurice Ravel: 3 piano pieces. Deutsche Gramophon Gesellschaft
  • Franz Schubert: Impromptus, op. 90, 142. Columbia
  • Bedřich Smetana: České tance. Capitol P 8372.
  • Bedřich Smetana: Fantasie in C major, op. 17, Trio G moll. Firkušný - Kaufmann Van den Burg. Columbia
  • Jan Václav Tomášek: Eclogue. VOX Candide
  • Jan Václav Hugo Voříšek: Impromtu No. 4, op. 7. VOX Candide

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Mach, E.: Great Pianist Speak for Themselves (New York 1980)
  • Dubal, D.: Reflections from the Keyboard: The World of the Concert Pianist (New York 1984)
  • Svobodová, M.: Rudolf Firkušný (1988)
  • Kozderka, Richard: Život Rudolfa Firkušného v datech
  • Šafařík, Jiří: Rudolf Firkušný (Brno 1994)
  • Laurence, A.: My Studies with Firkušný (1998)
  • Dr.Zdeňka Böhmová-Zahradníčková: Vilém Kurz (SNKL n.p. Praha 1954)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]