Rudolf Fischer
El Vikipedio
D-ro Rudolf-Josef FISCHER (naskiĝis en 1944 en Greven) estas germana esperantisto.
De proksimume 1975, li seninterrompe aktivas por la Germana Esperanto-Asocio, kie li akceptis diversajn taskojn, postenojn kaj honorigojn:
- redaktoro de Esperanto aktuell
- vicprezidanto
- honora membro (1995)
- prezidanto (ekde junio 2007)
Li tradukis al Esperanto la infanlibrojn Maks kaj Morits de Wilhelm Busch kaj Hirthara Petro de Heinrich Hoffmann. Krome li kaj lia edzino Hedwig organizis de 1986 ĝis 1990 la familian Esperanto-renkontiĝon Printempa Semajno Internacia (PSI).
Li estas patro de tri denaskaj esperantistoj: Gudrun Fischer, Gunnar R. Fischer kaj Harald Fischer.
Eksteraj ligiloj [redakti]
Retpaĝo de Rudolf Fischer
Libroj de Rudolf Fischer en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
Artikoloj de kaj pri Rudolf Fischer en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)