Rudolf Foltánek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rudolf Foltanek)
Rudolf Foltánek
Persona informo
Lingvoj germanaEsperanto
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo librovendisto • esperantistokomercisto
vdr

Rudolf FOLTÁNEK estis viena librovendisto en la unua duono de la 20-a jarcento, kiu parton de sia stokejo disponigis al Esperanto. Li kunlaboris kun la granda eldonejo Ferdinand Hirt und Sohn el Leipzig kaj servis kiel ĉefa deponisto de iliaj publikaĵoj por Aŭstrio kaj Hungario, kio estis grava helpo por la tiutempa Esperanto-movado.[1] Lia librovendejo, fondita en aprilo 1923,[2] situis en la centra 1-a distrikto de Vieno, je la adreso Herrengasse 2-4.[3] Post kiam Aŭstrio estis integrigita al Nazia Germanio en marto 1938, la librovendejo en 1942 oficiale registriĝis kiel distribuisto de ĵurnaloj ĉe la librovendeja gildo Börsenverein des Deutschen Buchhandels en Frankfurto ĉe Majno.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.